Rentwertshausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rentwertshausen
Blazono
Rentwertshausen (Germanio)
Rentwertshausen (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Schmalkalden-Meiningen
Komunumo Grabfeld
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036944
Poŝtkodo 98631
Aŭtomobila kodo SM
Politiko
Adreso de la administrejo Hauptstraße 28,
98631 Grabfeld
Demografio
Loĝantaro 301 (stato: fine de 2021)
Geografio
Geografia situo 50° 27′ N, 10° 26′ O (mapo)50.45497210.437605Koordinatoj: 50° 27′ N, 10° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 360 m
Areo 3,48 km²
Oficiala retejo
vdr

Rentwertshausen - prononco [rentvertsHAŬzn] - estas vilaĝo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio. La 30-an de decembro 2021 la loĝloko havis 301 loĝantojn. Ekde la 1-a de januaro 2007 la antaŭe sendependa komunumo estas parto de la komunumo Grabfeld kaj estas ties administra centro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la komunumo estis en 1310 kiel Rentewighusen. In 1360 kaj 1525 flanka linio de la senjoroj de Bibra estis posedantoj; sed la posedoj ofte ŝanĝiĝis. Finfine apartenis la burgo al la senjoroj de Witzleben.

Rentwertshausen estis parto de la graflando de Hennebergio kaj, ĉe la formorto de la dinastio de Henneberg-Schleusingen en 1583 - kun la malsupra juĝadorajtoj - en manoj nobelaj. Tamen ĝi nombriĝas al la teritorio administra Amt Maßfeld ĉirkaŭ la vilaĝo Henneberg. En 1680 Rentwertshausen fariĝis parto de al Duklando Saksio-Hildburghausen kontraŭŝanĝite je Schalkau. La subdistrikto respondeca estis en Behrungen. En 1826 Rentwertshausen revenis al Saksio-Meiningen.

En al 18-a jarcento konstruiĝis modesta bienodomo akirote fare de la komunumo en 1928.[1] Inter 1991 kaj 2007 la loko estis sidejo de la Administra komunumo de Grabfeld.

Post la malfermo de la fervojlinio inter Schweinfurt kaj Meiningen en la 1874-a jaro kiel ankaŭ inter Rentwertshausen kaj Römhild en 1893 la loko ekfloris. Dum la diktatura GDR-tempo estis tie ĉi la lasta stacio ĉar libera transiro al Schweinfurt maleblis. Persona trafiko ĝis Römhild okazis ĝis 1968. Post la Turniĝo la trakoj en la direkto de Schweinfurt denove ekfunkciis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la historia vilaĝa kirko