Respubliko Prekmurje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Respubliko Prekmurje, hungare Vendvidéki KöztársaságMuravidéki Köztársaság, kroate Republika Prekmurje, germane Murrepublik estis efemera respubliko dum disfalo de Hungara reĝlando inter 29-a de majo - 6-a de junio de1919.

Mapo de Respubliko Prekmurje (ruĝa linio: nunaj limoj, duobla linio: fervojo)

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Aŭtune de 1918 hungara respubliko deklariĝis, kies kabineto radikale ŝanĝis la politikon kaj planis aŭtonomion ankaŭ al ĉi tiu regiono. La plano jam ne ŝatis al la loĝantaro, ili ŝanceliĝis inter sendependeco kaj aliĝo al ŝtatoĝermo de serboj kaj kroatoj. La 13-an de novembro 1918 batalpaŭzo okazis, tiu ĉi regiono oficiale restis Hungario. Tkálecz tiutempe (ankaŭ dum la marta komunisma ŝanĝo) estis loka funkciulo de la hungara kabineto. Decembre la kroatoj interrompis la paŭzon kaj okupis Intermurejon, sed la hungara armeo tuj reokupis ĝin. La loĝantoj konsistis el slovenoj, hungaroj kaj germanoj, kiun pruvis la hungara popolnombrado en 1910 kaj la slovena en 1921.

Hotelo Korona en Lendva, kie ofte diskutis tiutempe kremo de politikistoj

La 21-an de marto en Budapeŝto Hungara Sovetrespubliko deklariĝis. Tiu tuj faris argumenton por la kroatoj akiri Intermurejon: oni devas protekti la loĝantojn de la komunismo. La loĝantoj preskaŭ unuece rifuzis la novajn ideojn pro la kontraŭreligieco kaj forpreno de gravaj havaĵoj. La komunistoj senarmile akiris la potencon, ili tuj promesis aŭtonomion por Intermurejo. Pro la postmilitaj statoj la loĝantoj okupiĝis pri kontrabandado. En Aŭstrion ili liveris sapojn, kokojn porkojn, bovojn, ovojn, vinojn, reire salon, sukeron, petrolon, ŝuojn, vestojn. Pro la komunisma diktaturo ili jam preferis la kroatojn.

Proklamo[redakti | redakti fonton]

Tkálecz akiris pli gravan postenon, sed li komencis kontrabandadi. Tiu ago disfamiĝis kaj okazis prirespondecigo. Tkálecz sciis, ke la komdamno estus ankaŭ morto, tial dumnokte kun kelke da amikoj li faris protokolon kaj tuj deklaris respublikon en hotelo de Muraszombat. La 30-an de majo, kiel respublika prezidanto - li telegrafis al Budapeŝto. Li pretendis retiriĝon de la komunisma hungara armeo. Komence en Budapeŝto oni ne kredis la famon, dume en Alsólendva 600 da soldatoj (grandparte hungaroj), ĉe la aŭstra landlimo ankaŭ iom da slovenoj aliĝis al la nova respubliko. La nova kabineto konstatis, ke ili havas resume 1194 soldatojn kaj 36 oficirojn, dume la "prezidanto" forsendis sian edzinon al Aŭstrio kune kun la moveblaĵoj.

Szentgotthárdi járás, Trianon után.JPG

La fiasko[redakti | redakti fonton]

La nova respubliko ne povis kolekti la kontraŭkomunismajn fortojn. Post 6 tagoj la hungara Ruĝa Armeo atakis, nur sporadaj pafadoj okazis. Laŭ la kutimoj estis venĝoj. Tkalecz sekvis sian edzinon. Ankaŭ regado de la komunistoj estis efemera, la centra diktaturo ĉesis la 1-an de aŭgusto. Post 2 semajnoj la kroatoj kaj serboj okupis la iaman respublikon. Iom poste ankaŭ la hungara armeo sporade atakis, sed sensukcese. El la apudmaraj regionoj diversaj slavoj alvenis, kiuj ne parolis la vendan ligvon. Sekve proporcio de la hungaroj malaltiĝis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]