Rezső Honti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezső Honti
Rezső Honti
Rezső Honti
Persona informo
Naskonomo Hermann Rezső Manó
Naskiĝo 30-an de junio 1879 (1879-06-30)
en Budapeŝto
Morto 30-an de marto 1956 (1956-03-30) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj francaitalahispanaanglarusahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Nándor Honti
Infano János Honti
Parencoj Ödön Gerő
Géza Szilágyi
Pál Pariss
Okupo
Okupo lingvisto • literaturhistoriisto • tradukisto
vdr

Rezső Honti [reĵO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Honti Rezső estis hungara instruisto, altlerneja instruisto, tradukisto. Lia origina nomo (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) estis ĝis 1898 Hermann Rezső Manó, lia filo estis János Honti, lia frato estis Nándor Honti, liaj parencoj estis Géza Szilágyi (poeto), Ödön Gerő kaj Pál Pariss.

Rezső Honti[1] naskiĝis la  30-an de junio 1879(nun 1879-06-30) en Budapeŝto, li mortis la 30-an de marto 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rezső Honti devenis el juda familio. Li studis en Scienca Universitato de Budapeŝto kaj en italaj universitatoj. Li akiris diplomojn en 1900 kaj 1901. Inter 1900–1923 li instruis en ĉefurbaj mezlernejoj, inter 1909-1919 ankaŭ en Teknikuniversitato palatino József. Li instruis ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko, tial poste li ne rajtis instrui. Li vivtenis sin el verkoj de lernolibroj, sed li ankaŭ tradukis. Depost 1945 li instruis la rusan lingvon (tiam en Hungario preskaŭ nekonata lingvo) en pluraj universitatoj.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Égi szerelem (Fra Jacopone da Todi) (tradukaĵo, 1901)
  • A spanyol nyelvnek szóban, irásban és olvasásban tanitó nélkül való elsajátitására (hispana lernolibro, 1930)
  • Kisértetes éjjel kaj aliaj noveloj de Anton Pavloviĉ Ĉeĥov (kuntradukisto, sen eldonjaro)
  • A francia nyelvnek szóban, irásban és olvasásban, tanitó nélkül való elsajátitására (franca lernolibro, sen eldonjaro)
  • Az olasz nyelvnek szóban, írásban és olvasásban tanító nélkül való elsajátitására (itala lernolibro, sen eldonjaro)
  • Angol társalgó (angla lernolibro, sen eldonjaro)
  • Magyar-olasz és olasz-magyar kéziszótár I-II. (itala vortaro, sen eldonjaro)
  • Az ezeregy éjszaka meséi (tradukaĵo, 1956, 1961)
  • Imposztorok tűköre (1957)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]