Saltu al enhavo

Richard Adolf Zutt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Adolf Zutt
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1887 (1887-01-25)
en Bazelo
Morto 1-an de januaro 1938 (1938-01-01) (50-jaraĝa)
en Sueza Kanalo
Lingvoj norma germana lingvo en Svislando
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
skulptisto
medalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Richard Adolf Zutt estis svisa skulptisto, medalisto, altlerneja instruisto.

Richard Adolf Zutt naskiĝis la  25-an de januaro 1887(nun 1887-01-25) en Bazelo, li mortis la 12-an de septembro 1938 sur germana krozŝipo en Sueza Kanalo.

Skulptaĵo antaŭ 1939 en Hindenburg O.S

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Richard Adolf Zutt studis en la ŝtata akademio de Belartoj en Karlsruhe, sed li forlasis la akademion kaj studis plu memstare en Florenco kaj Munkeno. En la lasta urbo li ekspoziciis kun sukceso en 1912, tial li estis invitita instruisto al Hungara Industriarta Lernejo. Pli poste inter 1921 kaj 1924 li instruis en la lernejo de Alexander Sutherland Neill, poste li gvidis skulptistajn renkontiĝojn en Neisse. En 1925 li ekspoziciis en Budapeŝto, post jaroj en Parizo, fine li revenis al Svislando en 1930, kie li estabis eksperimentan laborejon por pli maljunaj senlaboruloj. Li feriis en Cejlono, sed reveninta dumvoje li mortis. Mallonge li estis edziĝinta de 1908 ĝis 1921, dum 2 gefiloj naskiĝis.

Elektitaj skulptaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Portreto de kapo (bronzo-plastiko)
  • Knabina kapo kun ĉapelo (marmoro)
  • Romia kapo (ĉirkaŭ 1910)
  • Hungara reĝa pokalo (1916)
  • Sankta Antonio (1924)
  • Figuro (1929)

Zutt ankaŭ kreis medalojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]