Richard Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Davis
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1930 (1930-04-15)
en Ĉikago, Ilinojso
Morto 6-an de septembro 2023 (2023-09-06) (93-jaraĝa)
en Madison, Viskonsino
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pedagogo • ĵazmuzikisto • universitata instruisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://richarddavis.org
vdr

Richard DAVIS (naskiĝis la 15-an de aprilo 1930 en Ĉikago - mortis la 6-an de septembro 2023) estis usona ĵaza kontrabasisto. Li ludis, interalie, en la albumoj Out to Lunch de Eric Dolphy, kaj Astral Weeks de Van Morrison, pri ĉi-lasta Greil Marcus, la muzikrecenzisto de Rolling Stone, skribis, "Richard Davis ludis la plej bonan basrolon iam ajn en rokalbumo." [1]

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Richard Davis studis dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj private la ludon de kontrabaso kaj muzikis en diversaj orkestroj de Ĉikago [2]. Komence de la 1950-aj jaroj li prezentis kun Ahmad Jamal, Charlie Ventura kaj Don Shirley, poste kun Sarah Vaughan kaj Kenny Burrell. Dum la 1960-aj jaroj li verkis kun klasikaj simfoniorkestroj direktataj de George Szell, Leopold Stokowski, Igor Stravinskij, Pierre Boulez, Gunther Schuller kaj Leonard Bernstein. Liaj ĵazkunuloj tiutempe estis Eric Dolphy, Booker Ervin, Andrew Hill, Ben Webster, Stan Getz, Earl Hines, Jaki Byard, Alan Dawson kaj Rahsaan Roland Kirk; krome li ankaŭ kunverkis la (ĵazinfluitan) albumon „Astral Weeks“ de Van Morrison [3].

Kun Michael Fleming, Lisle Atkinson, Milton Hinton, Ron Carter kaj Sam Jones li apartenis ekde 1968 al la ensemblo New York Bass Violin Choir de Bill Lee. Dum la malfruaj 1960-aj kaj en la 1970-aj jaroj li estis membro de la Thad Jones-Mel Lewis-Orchestra. Ekde 1977 li instruas ĉe la Universitato de Viskonsino je Madison, krom tio li koncertis dum multaj internaciaj festivaloj. En 1993 li fondis la Fondaĵon Richard Davis por Junaj Basistoj, kiu sindediĉas al la antaŭenigo de junaj kontrabasistoj [4].

Davis publikigis dekon da albumoj kiel bandestro kaj kunverkis kiel gastmuzikisto pli ol du mil sonregistraĵojn.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Rip, Rig and Panic, kun Roland Kirk, 1965
  • Now's the Time (1972) kun Joe Bonner, Freddie Waits, Clifford Jordan, Marvin Peterson
  • Forest Flowers (32 Jazz, 1975-80) kun Stanley Cowell, Ted Dunbar, Billy Hart, James Spaulding, Eddie Henderson, Billy Cobham, Chick Corea, Frankie Dunlop
  • Persia My Dear (DIW, 1987) kun Freddie Waits, Roland Hanna, Frederick Waites, Richard Anthony Davis
  • Live at Sweet Basil (Evidence, 1990) kun George Cables, Ricky Ford, Cecil Bridgewater, Ronnie Burrage, Roland Hanna
  • The Bassist: Homage to Diversity (Palmetto, 2001) kun John Hicks

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]