Richárd Hoffmann
Aspekto
Richárd Hoffmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1993 (30-jaraĝa) en nekonata valoro |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto |
Richárd Hoffmann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hoffmann Richárd estas hungara aktoro, kantisto pri operoj, operetoj, muzikaloj, popolkantoj.
Pri Richárd Hoffmann la bazaj datenoj nete plene mankas.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Richárd Hoffmann[1] maturiĝis en teatra gimnazio, poste li akiris aktoran diplomon en teatroarta instituto en Budapeŝto kaj samloke li studis ankaŭ kantoteknikon. Krome li akiris kulturistan, pedagogian kaj kritikistan diplomojn. Li partoprenis kun bonaj rezultoj en pluraj deklamaj kaj kantistaj konkursoj. Li estis liberprofesiulo kaj li havis rolojn ekzemple en Teatro Erkel, Nacia Teatro (Budapeŝto), Teatro Csokonai (Debrecen), Palaco de Artoj.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Imre Kálmán:
- Cirkuszhercegnő - Mister X
- Csárdáskirálynő - Edwin
- Marica grófnő - grafo Tasziló
- Zoltán Kodály: Háry János - generalo Krucifix
- Giacomo Puccini: Turandot - princo de Persio
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Andrew Lloyd Webber: Jesus Christ Superstar - Simon; Péter
- Georges Feydeau: Bolha a Fülbe - Étienne
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Bagó
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - titolrolo