Ringier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ringier Holding AG
Ringier Holding AG
negoco • komunikilkompanio • private corporation • presfirmao vd
Dum 1833 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia societo (Svislando)
Sidejo Zuriko
Lando Svislando
Estr(ar)o Michael Ringier, Christian Unger
Dungitoj 7.016 (2008)
Spezosumo 1458,4 milionoj da CHF
Agokampo amaskomunikiloj
filiaj kompanioj Ringier Kiadó Kft. • Scout24 Schweiz AG vd
Posedataj kompanioj Blick • L'Hebdo • L'illustré • Blikk • Blick am Abend • Heute • Gazeta Sporturilor • dimanche.ch • Libertatea • Scout24 Schweiz AG • Avantaje vd
TTT www.ringier.com
vdr
Enirejo de Ringier-Pressehaus en Zuriko

Ringier AG estas la plej granda amaskomunikila entrepreno de Svislando kun patrina entrepreno en Zofingo kaj ĉefsidejo en Zuriko.

Prespublikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ringier eldonas multnombrajn gazetojn kaj revuojn en Germanlingva Svisio:

Romandio:

  • edelweiss (Virina revuo)
  • L'Hebdo (Novaĵmagazino)
  • L'illustré (Ilustrita revuo)
  • TV8 (Televida programo)

Ringier eldonas ankaŭ en Ĉinio, Rumanio, Serbio, Slovakio, Ĉeĥio, Ukrainio, Hungario kaj Vjetnamio multnombrajn taggazetojn, bulvardgazetojn kaj revuojn. Jam en la jaro 1990 Ringier ekspansiis al Orienta Eŭropo. Tiuj-ĉi aktivadoj fariĝas ĉiam pli gravaj. Intertempe Ringer per ĉi-tiuj aktivadoj efektivigas 23 % de sia vendosumo.

Ek de 2004 Ringier eldonas en Germanio la kulturpolitikan magazinon Cicero (magazino) kaj ek de 2006 la artmagazinon MONOPOL.

Elektronikaj komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Ringier posedas 50-%-an partoprenon de Sat.1 Svislando kaj 30 % de PresseTV. Sat.1 Svislando elsendas programfenestron kun diversaj programoj por svisa publiko kaj reklamoj de svisaj entreprenoj. Krome Ringier posedas propran elsendpermeson por programfenestroj sur la publikaj televidkanaloj SF zwei kaj SF info. Ringier liveras inter aliaj programoj la elsendojn Cash-TV, Cash-Talk, KonsumTV kaj Gesundheit Sprechstunde por PresseTV.

En la Interreto Ringier ofertas antaŭ ĉio la retpaĝojn de la propraj gazetoj, revuoj kaj televidprogramoj.

Aliaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]

La entrepreno posedas multnombrajn presejojn en Svislando, Orienta Eŭropo kaj Azio.

Ringier estas ankaŭ malplimulta kunposedanto de la koncertagentejo Good News Productions kun 44 %, de la svisa kontraŭpaga televido Teleclub kun 33 %, de la Svisa Komunikildatumbanko SMD kun 33 %, de la rektmerkatig-entrepreno Schober Direct Media kun 20 % kaj de Radio Pilatus kun 18 %.

Ek de januaro 2006 la eksa germana kanceliero Gerhard Schröder estas konsilisto de la entrepreno, kiel la prezidanto de la administra konsilio Michael Ringier anoncis la 24-an de novembro 2005.

Entreprenaj nombroj[redakti | redakti fonton]

Svislando:

  • Vendosumo: CHF 829 milionoj
  • Kunlaborantoj: 3243 kunlaborantoj

Tutmonde:

  • Vendosumo: CHF 1256,3 milionoj
  • Profito: CHF 67,1 milionoj
  • Kunlaborantoj: 6441 kunlaborantoj

La entrepreno realigas 66 % de sia vendosumo en Svislando, 29,8 % en orienta kaj centra Eŭropo kaj 4,2 % en Azio (nombroj de la jaro 2005).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ringier Deutschland GmbH (Ringier Germanio)[redakti | redakti fonton]

Jam en la 1970-aj jaroj Ringier provis instaliĝi en Germanio. Ĝi akiris la germanan eldonejon Münchner Heering-Verlag kaj nomis la novan entrepreonon "Ringier Deutschland GmbH", kiu en la jaro 2001, du jarojn post la morto de Prüter, la iama ĉefo de la germana eldonejo, estis likvidita. Hodiaŭ Ringier posedas en Germanio la entreprenon "Ringier Publishing Berlin", kiu eldonas la magazinon Cicero. Tiu-ĉi entrepreno tamen ne havas rilaton kun la iama Ringier Deutschland GmbH.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu-ĉi artikolo baziĝas ĉefe sur traduko de la artikolo Ringier de la germana vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]