Robert Boyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Robert Allen Boyer (30a Septembro, 1909 en Toledo, Ohio - 11a Novembro, 1989 en Dunedin, Florido)[1] estis kemiisto dungita de Henry Ford por inventi sistemojn por konverti sojfabojn en farbo kaj plastaj partoj por la aŭtoj de Ford.

Li sukcesis pri farado de tekstila fibro el ŝpinitaj sojproteinaj fibroj, harditaj aŭ sunbrunigita en formaldehida bano, kiu ricevis la nomon Azlon. Ĝi estis uzebla en la farado de vestokompletoj, feltaj ĉapeloj, kaj manteloj. Kvankam provproduktado de Azlon atingis 5000 funtojn je tago en 1940, ĝi neniam atingis la komercan merkaton; la nilono de Dupont estis la gajninto en la serĉo por produkti artefaritan silkon. En 1932-33, la Ford Motor Company elspezis ĉirkaŭ 1,250,000 USD da usonaj dolaroj por sojfaba esplorado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Robert Allen Boyer", en Ford Richardson Bryan, Henry's Lieutenants, 1993, Wayne University Press, p. 45-51