Roman Ŝirokov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roman Shirokov

Roman Ŝirokov aŭ plennome Roman Nikolajeviĉ Ŝirokov - cirile Роман Николаевич Широков, angle latinliterigata Shirokov - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  6-an de julio 1981(nun 1981-07-06) en Dedovsk, Moskva provinco, do nun estas 42-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo - antaŭe li inter alie estis profesia futbalisto de kluboj en la urboj Moskvo, Kazanj, kaj en la moskva provinco ĉirkaŭ la nacia ĉefurbo la urboj Vidnoje, Istra kaj Ĥimki, antaŭ ol ekaktivi en Sankt-Peterburgo. Krome Roman Ŝirokov ekde la jaro 2008 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭa partopreno ankaŭ en la ĉampionado de 2008.