Rosa Regàs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosa Regàs
Persona informo
Naskonomo Rosa Regàs i Pagès
Naskiĝo 11-an de novembro 1933 (1933-11-11) (90-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Loĝloko Llofriu vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Familio
Patro Xavier Regàs i Castells vd
Gefratoj Oriol Regàs i Pagès • Georgina Regàs i Pagès • Xavier Regàs i Pagès vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristoentreprenisto • redaktisto • tradukistoĵurnalisto vd
Laborkampo literary activity • beletro • literary translation • ĵurnalismobibliotekscienco vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rosa REGÀS Pagés (Barcelono, 11a de novembro 1933) estas hispana verkistino, tradukistino kaj eldonistino, ricevinto de pluraj premioj kaj omaĝoj, el kiuj menciindas la Premio Nadal, la Premio Planeta, la Premio Biblioteca Breve, la Premio Ciudad de Barcelona, la Premio José Luis Sampedro kaj la franca Honora Legio. Inter 2004 kaj 2007 ŝi estis direktorino de la Nacia Biblioteko de Hispanio.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi devenas el klera familio, kaj pasigis la tempon de la Hispana Enlanda Milito en Francio ekde kiam ŝi estis ses-jaraĝa, en lernejo kiun la franca pedagogo Célestin Freinet kaj lia edzino havis en Vence. Revenintan, avoj metis ŝin en internulejon de monaĥinoj.[1] Ŝi studis Filozofion kaj Beletrojn kaj gradiĝis en la fako Filozofio en la Universitato de Barcelono. Ŝi laboris en la eldonejo Seix Barral de 1964 ĝis 1970, kiam ŝi fondis la eldonejon La Gaya Ciencia, kaj la revuojn Arquitecturas Bis kaj Cuadernos de la Gaya Ciencia (1976).

De 1983 ĝis 1994, ŝi foje servis kiel tradukistino al Organizoj de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Novjorko, Nairobo, Vaŝingtono, Parizo ktp. Inter 1994 kaj 1998, ŝi direktoris la Usonan Ateneon de la Casa de América de Madrido kaj, de 2003 ĝis 2007, ŝi estis ĝenerala direktorino de la Nacia Biblioteko de Hispanio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En 1991 ŝi publikigis Memoria de Almator, sian unuan romanon. En 1994 ŝi ricevis la Premion Nadal per la romano Azul, historio de amo kaj maro kiu famigis ŝin. Sekvis Viaje a la luz del Cham (1995), pri la restado de la verkistino en Sirio, kaj Luna Lunera (1999), de stilo membiografia kaj agado okazanta en Barcelono dum la postmilito kaj per kiu ŝi ricevis la Premion Ciudad de Barcelona de Narrativa.

En 2001, li ricevis la 50an okazon de la Premio Planeta per trilera romano, La Canción de Dorotea, pri la malkovroj fare de profesorino de molekula biologio en kampardomo. Alia ekstara verko estis Diario de una abuela de verano, kiu estis adaptita al televido per serio samtitolo.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Memoria de Almator (1991)
  • Azul (1994)
  • Luna lunera (1999)
  • La canción de Dorotea (2001)
  • Diario de una abuela de verano. El paso del tiempo (2004)
  • Música de cámara (2013)

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Pobre corazón (1996)
  • Sombras, nada más (1998)
  • Hi havia una vegada (2001)
  • Viento armado (2006)

Memoroj[redakti | redakti fonton]

  • Entre el sentido común y el desvarío (2014)
  • Una larga adolescencia (2015)
  • Amigos para siempre (2016)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Ginebra (1987)
  • Canciones de amor y de batalla (1995)
  • Viaje a la luz del Cham (1995)
  • Desde el mar (1997)
  • España. Una nueva mirada (1997)
  • Más canciones (1998)
  • Sangre de mi sangre: la aventura de los hijos (1998)
  • Per un món millor (2002)
  • El valor de la protesta. El compromiso con la vida (2004)
  • Volcanes dormidos. Un viaje por Centroamérica (2005)
  • Memòries de la Costa Brava (2006)
  • La hora de la verdad. Una mirada a la vejez (2010)
  • Contra la tiranía del dinero (2012)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Granizo, María (24a de aprilo 2021). «Rosa Regás: "A la mitad de los españoles no les horroriza que la ultraderecha tome el poder"». ElDiario.es. Konsultita la 24an de aprilo 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Intervjuo de Luis Ordóñez por La verdad de cada 1


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rosa Regàs en la hispana Vikipedio.