Rosa Scolnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rosa Scolnik
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1905 (1905-11-30)
en Bahía Blanca
Morto 14-an de marto 1979 (1979-03-14) (73-jaraĝa)
en Kordobo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Familio
Frat(in)o Jaime Scolnik
Okupo
Okupo biologobotanikistoesperantisto
vdr

Rosa SCOLNIK (naskiĝis 1906 - mortis la 14-an de marto 1979 en Córdoba, Argentino) estis argentina esperantistino. Lia frato estis Jaime Scolnik.

Esperantistino ekde 1933 kaj dumviva membro de UEA, d-rino Scolnik estis kunfondintino de Argentina Esperanto-Ligo. En 1943 ŝi kunaŭtoris hispanlingvan lernolibron Curso Elemental de Esperanto. Kiel kuracistino kaj biologo ŝi verkis centojn da artikoloj en la hispana kaj Esperanto pri botaniko, etnografio kaj racia nutrado. Mondvojaĝantino - ŝi vizitis 140 landojn - kaj prelegantino, kontribuis per valoraj flaŭraj ekzempleroj precipe de Sud-Ameriko al pluraj botanikaj muzeoj tra la mondo (Ameriko, Eŭropo, Azio). Ŝia etnografia kolekto pri la indiĝenoj de Sud-Ameriko estas gardata en la Universitato de Jerusalemo.