Multegpikila rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rosa spinosissima)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Multegpikila rozo aŭ multpikaĵa rozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo Rosa
Specio: Rosa spinosissima
Rosa spinosissima
Bibernell-Rose ]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La multegpikila rozo, dunrozo, multpikaĵa rozoBibernell-rozo (Rosa spinosissima), estas plantspecio el la genro Rozoj (Rosa) ene de la familio familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi vaste kreskas en Eŭrazio. La Bibernell-rozo estas unu el la plej malnovaj rozo-specioj, kiuj estas kultivata en Eŭropo kaj Azio, ankaŭ la kultivaroj havas rimarkeblan sovaĝan karakteron.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo
arbusta habito
pikiloj
floroj
rozfrukto

Habito[redakti | redakti fonton]

La dunrozo kreskas kiel arbusto, kiu atingas kreskoalton de 30 ĝis 180 centimetrojn. La subgrundaj stolonoj zorgas pri vegetativa disvastigo. La arbusto forte disbranĉiĝas. La ŝelo estas malhelbruna. La branĉoj esta dense kovrataj de malegalaj, malofte kurbaj 5 ĝis 8 mm longaj pikiloj kaj akraj rigidharoj. La florbranĉoj de la planto havas malpli da pikiloj, kiuj ankaŭ estas pli malgrandaj.

Folioj[redakti | redakti fonton]

La folioj staras alterne. Ili estas obtuze malhelverdaj kaj havas kvin- ĝis sep plumfolietojn. La folietoj havas preskaŭ rondan ĝis eliptan formon. La folirando estas duoble glande segildentaj. La nervuro estas apenaŭ videbla. La stipuloj havas pintaj oreletojn kaj nur malofte glandaj dentoj.

Floro kaj frukto[redakti | redakti fonton]

La floroj staras unuope, sed relative dense kaj multnombre ĉe la mallongaj flanktigoj ĉe 1,5 ĝis 2,5 c, longa petiolo. La duseksaj floroj havas diametron de 4 cm. Ili estas radisimetriaj, kvinnombraj kaj kun duobla involuko. La floroj malforte odoras al putraĵo. La kvin sepaloj estas glatrandaj, ĉ. 1cm longaj kaj retrorefleksigita post la ekfloro. La kvin liberaj petaloj estas blankaj ĝis ruĝecaj. La pistilo staras en tre larĝa pistilkanalo kaj estas kovrata de larĝaj lanaj stigmaj kapetoj. La planto floras de majo ĝis junio.

La pedunkloj estas plej ofte pli longaj ol la plataj, nigraj ĝis purpuraj rozfruktoj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La dunrozo estas disvastigita en Eŭrazio. Ĝi ĉefe kreskas sovaĝe ĉe la marbordo. Tie ĝi preferas la grizdunojn. Ĝi ankaŭ kreskas en la landinterno sur silikataj malfekundaj grundoj en meza kaj suda Germanio. En la Pireneoj kaj Sudaj Alpoj ĝi kreskas ĝis alteco de 2000 m. Ĝi ankaŭ kreskas en norda Balkanio.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo sub la hodiaŭ valida nomo Rosa spinosissima okazis 1753 fare de Carl von Linné. Ofta sinonimo estas Rosa pimpinellifolia L.

Pluraj varioj estas priskribitaj:

  • Rosa spinosissima var. altaica (WILLDENOW) REHD.
  • Rosa spinosissima L. var. spinosissima
  • Rosa spinosissima var. altaica (WILLD.) REHD.
  • Rosa spinosissima var. altaica-balcana HORT.
  • Rosa Spinosissima var andrewsii WILLM.
  • Rosa spinosissima var. australis ROUY

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Rosa spinosissima 'Plena'

La dunrozo estas ornamplanto por ĝardenoj kaj parkoj. Ĝi estis kultivata ekde la 16a jarcento. Ĝi estas formriĉa specio, kiu ofte estas utiligata por bredi hibridojn. Helpe de ĝi ekestis multaj blankaj, roseaj kaj flavaj kultivaroj, sed ankaŭ kun plenaj floroj.

Kultivaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 'Double Yellow', kun ĉerizruĝa petaloj.
  • 'Single Red', kun ruĝaj petaloj.
  • 'Red Nelly', kun ruĝaj petaloj.
  • 'Stanwell Perpetual', bredojaro 1838, kun rozeaj petaloj, remontanta.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus-Jürgen Strobel, Robert Markley: BdB Handbuch Rosen - „Grün ist Leben“. Pinneberg 1994.
  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten. Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-6601-1, Seite 61
  • Klaus Janke, Bruno F. Kremer: Düne, Strand und Wattenmeer Kosmos-Naturführer, Franckhsche Verlagsbuchhandlung, 1988.
  • Heinz Ellenberg, H. E. Weber, R. Düll, V. Wirth, W. Werner, D. Paulißen: Zeigerwerte von Pflanzen in Mitteleuropa. Scripta Geobotanica 18, Verlag Erich Goltze, 1992. ISBN 3-88452-518-2.
  • Agnes Pahler: Rosen : die große Enzyklopädie ; [mit 2000 Sorten]. Dorling Kindersley, Starnberg 2004, ISBN 3-8310-0590-7, Seite 377
  • Gu Cuizhi & Kenneth R. Robertson: Rosa: Rosa spinosissima, S. 350 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 9 – Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003. ISBN 1-930723-14-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

url=http://www.hblagart.bmlfuw.gv.at/de/va/2002/3961_1_rosa_pimpinellifolia.pdf | wayback=20070928110952 | text=Sichtungsergebnisse HBLVA Wien}} (PDF-Datei; 1,75 MB)