Ruĝa Konstruaĵo de Kijiva Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝa Konstruaĵo de Kijiva Universitato
konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrutempo 1837–1843
Konstrustilo Klasikisma arkitekturo
Arkitekto Vincent I. Beretti
Estiĝo 1843
Uzado
Uzado Universitato
Adreso
Paĝaro http://www.univ.kiev.ua/
Adreso n-ro 60, Volodimirska strato
Urbo Kievo
Lando  Ukrainio
Situo Volodymyrska Street, Kyiv
Situo
Geografia situo 50° 26′ 31″ N, 30° 30′ 41″ O (mapo)50.44194166666730.511258333333Koordinatoj: 50° 26′ 31″ N, 30° 30′ 41″ O (mapo) [+]
Ruĝa Konstruaĵo de Kijiva Universitato (Kievo)
Ruĝa Konstruaĵo de Kijiva Universitato (Kievo)
DEC
Ruĝa Konstruaĵo de Kijiva Universitato
Ruĝa Konstruaĵo de Kijiva Universitato
Situo de Ruĝa Konstruaĵo de Kijiva Universitato
Map
Ruĝa Konstruaĵo de Kijiva Universitato
vdr
Ruĝa Konstruaĵo sur 100-hrivna monbileto

La Ruĝa Konstruaĵo de Kijiva Universitato (ukraine Червоний корпус Київського університету 'Ĉervonij korpus Kijivskogo universitetu') estas la ĉefa kaj plej malnova 4-etaĝa konstruaĵo de la Kijiva Universitato situanta ĉe n-ro 60, Volodimirska strato, en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. Ĉi tiu konstruaĵo estas fama simbolo de la Kijiva Universitato kaj la ukraina fundamenta supera eduka sistemo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita inter 1837–1843 kaj estis konstruita en malfrua klasikisma stilo, fare de arkitekto de itala deveno Vincent I. Beretti laboranta por la Rusa Imperio. La konstruaĵo formas grandegan figuron enfermante korton, la fasado estas 145,68 metrojn longa. La muroj de la konstruaĵo estas ruĝe pentritaj kaj la kapoj kaj bazoj de la kolonoj estas nigre farbitaj, egalrilatante al la koloroj de la strioj sur la Ordeno de Sankta Vladimiro (fondita en 1782), ĉar Kijiva Universitato kutimis porti la nomon de tiu ordeno. La moto de la Ordeno, "Benefico, honoro kaj gloro" iĝis la moto de Kijiva Universitato. Lokaj ekskursgvidantoj iam deklaras ke Caro Nikolao la 2-a ordonis la tutan ĉefkonstruaĵon ruĝe pentrita en respondo al studentaj protestoj kontraŭ deviga militservo dum la Unua Mondmilito por memorigi studentojn pri sango verŝita fare de ukrainaj soldatoj. Konstruita sur la pinto de monteto, tiu konstruaĵo signife influis la arkitekturan aranĝon de Kievo en la 19-a jarcento.

Ordinarlingve referita kiel Ruĝa Korpuso, la konstruaĵo estis tre proksima al bombado de la pli larĝa kampuso dum la Invado de Rusio en Ukrainion (2022), okazaĵo kaptita deproksime per saĝtelefona video.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Red University Building en la angla Vikipedio.