Ruĝnukulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La termino povas veni de la rigardo de sunbriligita nuko

Ruĝnukulo (en la angla: Redneck, laŭvorte: "ruĝkolo") estas parollingva termino kaj moknomo por blankula kampara usonano de malalta sociekonomia statuso, neklera, manlaboristo, kutime de la sudaj ŝtatoj de Usono [1][2]. La kromnomo estas rilata al konservativismo, homofobio, rasismo (precipe kontraŭ afrik-usonanoj, hispanidoj kaj foje ankaŭ judoj), subteno por la rajto de la civitano porti armilojn kaj opozicio al politika korekteco.

La moknomo estas konsiderata insulta, kvankam suduloj uzas la moknomon por nomi unu la alian kaj sin humure [3]. Ĝi estas iom simila al "blankula rubaĵo" (angle White trash), kvankam ĝi portas malpli kritikan ŝargon ol ĝi, al "biskvito" (angle cracker, uzata en Teksaso, Norda FloridoGeorgio) [4] kaj " hillbilly " (loĝantoj de la suda apalaĉa montaro kaj la Montoj Ozark[5]. "Hillbilly" estas homo, kiu loĝas en kampara periferio, malriĉa, senscia, neklera kaj prizorgata de multaj infanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Blankulaj farmlaboristoj en Alabamo, 1936

En 1893, raporto aperis pri blankulaj farmistoj en la sudo laborantaj forte sub la malferma ĉielo kaj kiel rezulto iliaj nukoj estis sunbruligitaj kaj fariĝis ruĝaj [6]. La frazo aperis jam en 1891 en balotpropagando kiel neofensiva esprimo, alvokante "Red Necks" eliri kaj voĉdoni por iliaj interesoj. Ĉirkaŭ 1900 "Red Necks" estis moknomo por malriĉaj kamparaj membroj de la Demokrata Partio de la Sudo de Usono. Tiu grupo staris precipe kontraŭ la edukitaj riĉuloj de la ŝtatoj de Nov-Anglio [7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harold Wentworth, and Stuart Berg Flexner, Dictionary of American Slang (1975) p. 424.
  2. Redneck - Definition and More. Merriam Webster. Alirita January 25, 2014.
  3. John Morreall. (2011) Comic Relief: A Comprehensive Philosophy of Humor. John Wiley & Sons. ISBN 9781444358292.
  4. Jim Goad, The Redneck Manifesto: How Hillbillies, Hicks, and White Trash Became America's Scapegoats (1998) pp. 17–19
  5. Anthony Harkins, Hillbilly, A Cultural History of an American Icon, Oxford University Press (2004), p. 39.
  6. Huber, 1995,
  7. (1995) “A short history of Redneck: The fashioning of a southern white masculine identity”, Southern Cultures 1 (2), p. 145–166. doi:10.1353/scu.1995.0074. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]