Ruĝventra pigonajtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝventra pigonajtingalo
Ruĝventra pigonajtingalo
Ruĝventra pigonajtingalo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Trichixos
Specio: T. pyrropygus'
Trichixos pyrropygus
(Lesson, 1839)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝventra pigonajtingalo (Trichixos pyrropygus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj de la grupo de ŝamaoj kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu grupo plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj. Ĝi estas monotipa en la genro Trichixos.

Tiu specio, kiel aliaj de la sama grupo, havas longajn vostojn kaj nigrajn suprajn partojn, sed anstataŭ blankajn subajn partojn, tiuj estas flavecaj en centraj brusto kaj ventro, pli helbrunaj en flankoj kaj tute ruĝbrunaj en suba ventro kaj subvosto (escepte nigra larĝa bordo). Tiu ruĝeco nomigas la specion kaj en Esperanto (ankaŭ en aliaj lingvoj) kaj en la latina scienca nomo pyrropygus formata de du latinigitaj radikoj el la antikva greka signife “fajro, ruĝo” (pyrro) kaj “pugo” (pygus).

Ĝi troviĝas en Brunejo, la insuloj Kalimantano kaj Sumatro de Indonezio, Sabah, Sarawak kaj duoninsula Malajzio kaj Sundaaj malaltaj teroj de duoninsula Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj marĉoj.

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Kvankam disvastigita, tiu specio estas ĝenerale priskribita kiel nekomuna en sia teritorio, kaj certe malpliiĝis pro etenda perdo de la arbaroj de malaltaj teroj en la regiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]