Ruanda kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ruanda kuirarto baziĝas sur lokaj ĉefaj manĝaĵoj produktitaj per tradicia ruanda vivtenada agrikulturo kiel ekzemple bananoj, kuirbananoj, batatoj, maniokoj kaj faboj. Ĝi historie variis inter la diversaj etnoj de Ruando. Popularaj trinkaĵoj estas lakto, frukto-suko, vino kaj biero, inkluzive de bananabiero urwagwa.