Ruda Kubíček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruda Kubíček
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1891 (1891-03-18)
en Uherské Hradiště
Morto 6-an de aprilo 1983 (1983-04-06) (92-jaraĝa)
en Uherské Hradiště
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Subskribo Ruda Kubíček
Okupo
Okupo pentristo • esperantisto • grafikartisto • instruisto • fresco painter • sgraffitist • artinstruisto
vdr
Propraverka ornama grafikaĵo sur facado de la domo de Ruda Kubíček en Uherské Hradiště

Ruda KUBÍČEK (naskiĝis la 18-an de marto 1891 en Uherské Hradiště, mortis la 6-an de aprilo 1983 en Uherské Hradiště) estis ĉeĥa esperantisto, fondinto kaj prezidanto de la Slovaka Esperanto-Klubo en Uherské Hradiště; profesie akademia pentristo, kustodo de la grafikaj kolektoj de la Muzeo de Moravia Slovakio kaj direktoro de la Artindustria mezlernejo en Uherské Hradiště.

En sia naskiĝurbo kaj ties ĉirkaŭaĵo li estas konata pentristo kaj grafikisto; unu strato en la loĝdoma kvartalo Východ en la urbo-parto Mařatice konstruita fine de la 1980-aj jaroj portas nomon "Rudy Kubíčka" (ĉeĥa genitivo de "Ruda Kubíček").

Ruda Kubíček studis ĉe la gimnazio en Uherské Hradiště kaj esperantistiĝis en 1932 en kurso gvidata de lia grafikista kunlaboranto Dolfa Bartošík. Lia filo Ruda Antonín Kubíček (naskiĝis la 13-an de aprilo 1924, mortis la 27-an de aŭgusto 2009), kiu ĝis sia morto vivis en Uherské Hradiště kaj pro la konataĵoj de sia patro mem pasive komprenis esperanton, kontaktiĝis en 2004 kun tiama studento ĉe la urba gimnazio kaj nov-esperantisto Marek Blahuš, al kiu li donace transdonis kelkajn esperantaĵojn el la postlasaĵo de sia patro.