Adolf Bartošík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dolfa Bartošík)
Adolf Bartošík
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1907 (1907-05-01)
en Boršice
Morto 3-an de februaro 1989 (1989-02-03) (81-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto • grafikartisto • instruisto • vidartisto
vdr

AdolfDolfa BARTOŠÍK (naskiĝis la 1-an de majo 1907 en Boršice, mortis la 3-an de februaro 1989 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto.

Laŭprofesie faka instruisto-logopedo, hobie filatelisto (orumita medalo Nikolao Kopernik, redaktoro de esperantista rubriko en filatelista bulteno) kaj grafikisto (portreto de Zamenhof, stampoj de ĉeĥoslovaka kampa poŝto en Britio dum la II-a mondmilito).

Li esperantistiĝis en 1926. Dum postaj jaroj li fariĝis fondinto de la Slovaka Esperanto-Klubo en Uherské Hradiště, gvidanto de programoj de la Esperanto-klubo de Prago. Sian unuan varbadon pri esperanto li okazigis en Kroměříž inter gestudantoj, kun rezulto de 2 kursoj en YMCA. Inter la mondmilitoj li instruis Esperanton Ĉe-metode en Jugoslavio kaj Nederlando, kie li trovis esperantistan edzinon Ine Woudstra. Li havis filon Karel Bartošík, naskiĝintan en 1942 en Britio.

Aliaj meritoj de Adolf Bartošík inkluzivas la sekvajn:

Pro siaj artaj kapabloj li famiĝis inter la esperantistoj kiel talenta grafikisto (1-a premio 1956 ĉe la 41-a UK), kaj krome li postlasis unikan esperanto-filatelan kolekton, kiu gajnis por li 32 distingojn kaj medalojn. En 1979 li estis nomita honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Bartošík Dolfa, ĉeĥo, instr., grafikisto kaj desegnisto. Nask 1 majo 1907 en Boršice. E-isto de 1926. Unua prop. en Kroměříž inter gestudantoj, rezulto 2 kursoj en YMCA. Fondis Slovaka EK en Uh. Hradiště. Gvidis Cseh-metodajn kursojn. Publikaj prelegoj en eksterlando. Kunlaboranto de Ligilo.
Ekslibriso de Bartošík kun subskribo
Biografio de Zamenhof fare de J. Šupichová kun portreto fare de Dolfa Bartošík