Rupert von Bingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rupert von Bingen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 712 (0712-01-01)
en Bingen am Rhein
Morto 30-an de novembro 731 (0731-11-30) (19-jaraĝa)
en Bingen am Rhein
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
vdr

Rupert von Bingen (* ĉ. 712; † ĉ. 732 apud Bingen) estas sanktulo. Li estas patrono de Bingen-Bingerbrück kaj patrono de la pilgrimantoj. Lia memortago estas la 15a de majo.

ligna tabulo kun la pilgrimanto Rupert von Bingen en la paroĥa preĝejo Bingerbrück.

Laŭ legendo Rupert naskiĝis de la pagana Robolaus kaj la kristana princfilino Berta kaj estis edukita post la morto de la patro laŭ la kristana kredo. En la aĝo de 15 jaroj li pilgrimis al Romo. Post sia hejmenreveno li konstruigis en sia hejmregiono sur la propraĵoj de la familio preĝejojn kaj domojn. Li vivis kun sia patrino sur monto apud la rivero Nahe-bordo. Li mortis en aĝo de 20 jaroj pro febro. Lia tombo estis en preĝejo.

La sankta Hildegard von Bingen, kiu tre honoris sanktan Rupert-on. Ŝi skribis biografion Vita Sancti Ruperti (Pri la vivo de Sankta Ruperto) kaj renovigis tiun preĝejon kaj konstruigis la monaĥejon Rupertsberg.

Ĝis la jaro 1631 la ostoj de Rupert troviĝis en tiu monaĥejo. Dum la Tridekjara milito ili estis savitaj fare de la tiea abatino Anna Lerch von Dirmstein al Kolonjo respektive al Eibingen. En 1814 ili venis al la Rochusberg apud Bingen. Lia brako estas konservata kiel parto de la Rekviema Trezoro de Eibingen en la paroĥa preĝejo „Sankta Hildegard kaj Sankta Johano la Baptisto“ en Eibingen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]