Róbert Ilosfalvy
Aspekto
Róbert Ilosfalvy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1927 en Hódmezővásárhely |
Morto | 6-an de januaro 2009 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1949) |
Familio | |
Edz(in)o | Erzsébet Házy |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Róbert Ilosfalvy [iloŝfalvi], hungare Ilosfalvy Róbert, Esperante Roberto Ilosfalvy estis hungara operokantisto (tenoro).
Róbert Ilosfalvy naskiĝis la 18-an de junio 1927 en Hódmezővásárhely - mortis la 6-an de januaro 2009, Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Róbert Ilosfalvy komencis kantadi en sinagogo. Li frekventis muzikan ĉeflernejon inter 1946–1949, poste li kantadis en koruso. Li komencis sian karieron en 1954 en la Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 19661982 li kantadis eksterlande, ekzemple en Kolonjo, San Francisco, Munkeno, Hamburgo, Madrido, Novjorko, Londono. Li ricevis premion Kossuth en 1965, pli frue kaj precipe poste ankaŭ aliajn premiojn.
Lia repertuaro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Ladislao Hunyadi – titolrolo, debuta rolo; Bánk bán (Banuso Bánk) – titolrolo
- Georges Bizet: Carmen — Don José
- Giuseppe Verdi: Il Trovatore (La trubaduro) – Manrico; Otello – Otello; Rigoletto - Princo de Mantova
- Pongrác Kacsóh: János Vitéz (Johano la Brava) (opereto) - János Vitéz
- Giacomo Puccini: Tosca – Cavaradossi