Sámuel Balogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sámuel Balogh
Balogh Sámuel.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1796 (1796-06-06)
en Nagybarca
Morto 15-an de oktobro 1867 (1867-10-15) (71-jara)
en Širkovce
Religio Kalvinismo [#]
Ŝtataneco Hungara reĝlandoAŭstrio-Hungario [#]
Familio
Gefratoj Pál Balogh • József Balogh [#]
Profesio
Profesio verkistotradukistopastoro [#]
Laborkampo literaturo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Sámuel BALOGH [balog], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Balogh Sámuel estis hungara kalvinana pastro, verkisto, tradukisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia frato estis Pál Balogh.

Sámuel Balogh [1] naskiĝis la 6-an de junio 1796 en Nagybarca. Li mortis la 15-an de oktobro 1867 en tiama Hungario, en Serke (nuntempa Širkovce en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Balogh frekventis diversajn lernejojn en Rimaszombat, Sárospatak kaj Késmárk. Li komencis sian pastran karieron en Zsip, poste en aliaj malgrandaj vilaĝoj. Ekde 1819 li verkadis filozofiajn, estetikajn kaj literaturajn artikolojn aperintajn en diversaj gazetoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Áhítatosság órái 1828–1830
  • A különcz (La ekstravaganculo) 1829 - tradukaĵo de August Lafontaine
  • Az ezüst lakodalom (La arĝenta edziĝfesto) 1831 - tradukita teatraĵo de August von Kotzebue
  • diversaj manuskriptoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]