Sándor Bonkáló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Sándor Bonkáló (1880-1959) estis fama hungara slavisto, kiu devenis el rutena familio; li naskiĝis en Subkarpatio en urbo Rahó (Rahiv). Li estis ruten-devena (rusina) filologo, tradukisto. En liaj libroj kaj aliaj publikaĵoj li pruvis, ke tiel nomataj rutenoj (rusinoj) ne apartenas al la ukrajna popolo kaj kulturo; ili ne parolas dialekton de la ukrajna lingvo, sed ili estis enlokigitaj en la teritorio de montaroj Beskidoj kaj Karpatoj (hungaraj departementoj: Máramaros, Ogocsa, Bereg, Ung, Zemplén, Sáros, Szepes) dum la 13-17 jarcentoj. Laŭ la iama oficiala rusa kaj eĉ la nuntempa ukrajna historio rutenoj estas ukrainoj.

Bonkáló verkis 7 librojn (el ili estas 5 pri la historio, literaturo, lingvo ktp. de rutenoj) kaj aperigis aron de studoj kaj artikoloj.

Lia plej fama libro, aperigita en 1940 estis reredaktita kaj aldonita de novaj informoj de Attila Salga (esperantisto). Attila Salga verkis kaj defendis sian doktoran disertaĵon en la Universitato de urbo Debrecen en 1975 pri la vivo kaj verkaro, esplorado de Bonkáló. La libro nomita supre ne estis atingebla dum la socialismaj jaroj (1945-1989), ĉar pro la veraj historiaj faktoj pri rutenoj, propagandema, nevalora soveta literaturo kaj la Stalina reĝimo la tiama registaro malpermesis legi tiun fonton.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 22-an de januaro 1880 en la urbo Rahó (nuntempe: Rahov en Ukrainio) kie li lernis en grek-katolika gimnazio, poste en teologia liceo en Ungvár (Uĵgorod). Kiam li finis la liceon li komencia studi en la fakoj latina kaj germana ĉe la Universitato Péter Pázmány (PAZmanj') en Budapeŝto (1902). Kiel mezlerneja instruisto li laboris en la urboj Gyöngyül, Szeged kaj Zalaegerszeg. Dume li perfektigis siajn studojn eksterlande (Leipzig /Lepsiko/.Petrogrado. Sofio). En la urbo, situanta sur la bordoj de la rivero Neva, li aŭskultis inter alie prelegojn de la famaj profesoroj Baudouin de Courtenay (bodüen de kurt/e/ne'), Ŝafimatov[1], Vengerov[2] kaj Lavrov[3] : kelkfoje li renkontiĝis kun la juna, tiam komencanta poeto Vladimir Malakovski. En 1917 li ricevis diplomon pri la rusa lingvo. En marto 1919, laŭ invito de Oszkár Jáazi[4], li komencis organizi en la budapeŝta universitato la katedron de la rutenaj lingvo kaj literaturo. Li prelegis ankaŭ ruse. En 1924 laŭ politikaj kaŭzoj (8) oni forigis kaj penaiis lin kiam li estis 44 jaraĝa. Dum la 30-aj jaroj li ofte prelegis en la Hungara Radio pri diversaj eminentuloj kaj datrevenoj de la rusa literaturo. En novembro 1945 li denove iĝis katedrestro de la ukrainaj lingvo kaj literaturo en Universitato Péter Pázmány. Iam li kritikis la kulturpolitikon de Ĵdanov[5] dirante : "Verŝajne en Sovetunio troviĝos malmultaj verkistoj kies verkoj iĝos klasikaj, unikaj, se ili mem ne povas libere elekti la objekton kaj la metodon de síaj literaturaj verkoj."[6] La 21-an de aprilo 1950 li emeritiĝis[7].

Li mortis la 4-an de novembro 1959 pro apendicito.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la tuta esplorado pri slavoj legu la kromnumeron de revuo "Debrecena Bulteno" - Sándor Bonkáló kaj la orientaj slavoj (1990). V. 1. Noties on Sándor Bonkálo's Work of Rusyn (Ruthenian) Philology. Slavica XXV., Debrecen KLTE 1991. p. 51-61.
  2. Bonkáló Sándor: A rutének (ruszinok). Dua, reredaktita eldono. Redaktis kaj la Postparolon skribis: Attila Salga. Eldonejo: Európai Protestáns Magyar Szabadegyetem (Eŭropa Protestanta Libera Universitato), Basel - Budapest 1996. p. 188)
  3. Rete : Dr. Atilla Salga, Sándor Bonkáló kaj la orientaj slavoj
    1. A.Aj. Ŝahmatov (1864-1920), filologo, akademiano kun multbranĉan verkaron, estis pioniro en la tekstologio kiel scienco.
    2. S.A.Vengerov (1855-1920) literatur-historiisto kiu verkis monografiojn kaj bibliografiaron pri rusaj verkistoj.
    3. P.A.Lavrov (1856-1929),filologo-slavisto, akademiano kiu okupiĝis ĉefe pri la historio de la slava literaturo kaj la slavaj lingvoj.
    4. Oszkár Jászi (OSkar' ĵasi*,1875-1957) dum la reĝimo de Mihály Ká- rolyj (MÍhaj KAroji; 1875-1955) estis subministro respondeca pri la naciecaj aferoj.
    5. A.A, Zdanov (1896-1948), sovetia politikisto, havinta ĉefan rolon en la kultura vivo de SSR, disvastiganta sektajn-dogmajn teoriojn kaj postulojn en la sovetia kulturo.
    6. Noto : La citadon Bonkáló mem mencias en sia aűtobiografio, verkita en 1956, post la 20-a kongreso de la Komunista Partio de Sovetunio, kiam li petis rehabilitadon, sed ĝin ne ricevis. Kaŝdenuncantoj akuzis lin pri kontraű-sovetismo ĉe Hungarlanda Federacia Kontrola Komitato. Oni interrompis lian karieron kaj la universitataj funkciuloj malpermeaia al li prelegi. En : Dr. Atilla Salga, Sándor BONKÁLÓ kaj la orientaj slavoj p.44
    7. Dr. Atilla Salga, Sándor Bonkáló kaj la orientaj slavoj p.43