Saltu al enhavo

Sándor Boschan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Boschan
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de februaro 1891(nun 1891-02-13)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Ada
Morto la 7-an de januaro 1942
en  Hungara reĝlando Csúrog
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Boschan [ŝAndor boŝan], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Boschan Sándor estis hungara advokato. Liaj familiaj nomvariantoj estis Boschan; Bosan (prononco ne ŝanĝiĝis).

Sándor Boschan[1] naskiĝis la  13-an de februaro 1891(nun 1891-02-13) (aliaj leksikonoj konas aliajn datenojn) en Ada (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ada (Serbio)), li mortis la 7-an de januaro 1942 en Csúrog (Hungara reĝlando, nuntempa Ĉurug en Serbio).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Boschan devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Szabadka en 1909, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1914. Inter 1919–1921 li estis juĝisto en Subotica, poste pro simpatio kun socialistoj li estis forigita. Tial li malfermis advokatan kontoron kaj estis advokato en diversaj lokoj en Vojvodino ĝis sia tragika morto. Pro sia judeco li estis murdita dum la hungara razio. Li postlasis sian filinon, kiu naskiĝis en 1922, krome li postlasis plurajn novelojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A cigányasszony. (versa novelo, 1919)
  • Phaeton három napja. (novelo, 1925)
  • Örök álmok. (novelo, 1933)
  • Örök álmok. Hagyatéki művek. (elektitaj verkoj, 2002)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.