Saltu al enhavo

Sándor Gardó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Gardó
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1941 (1941-10-08)
en Debrecen
Morto 9-an de januaro 2011 (2011-01-09) (69-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ginekologo
genetikisto
akuŝisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Gardó [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gardó Sándor estis hungara akuŝisto, ginekologo, genetikisto, altlerneja instruisto.

Sándor Gardó[1] naskiĝis la  8-an de oktobro 1941(nun 1941-10-08) en Debrecen, li mortis la 9-an de januaro 2011 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Gardó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1959, poste li estis helplaboristo jaron, pli poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Debrecen en 1966. Post la diplomo li praktikadis 4 jarojn en la universitato, inter 1970–1972 li estis asistanto. Li forlasis Debrecen kaj li estis ĉefkuracisto en Szerencs, inter 1975–1986 en Tapolca, fine li havis altajn postenojn en Győr. Li estis ankaŭ institutestro (1995-2006) kaj gvidanto de genetika centro inter 1987–2008, krome li instruis en Universitato István Széchenyi, ekde 1996 li estis katedrestro, en la sekva jaro li profesoriĝis.

Intertempe li akiris plian diplomon pri akuŝo-ginekologio en 1970, pri genetiko post jardeko. Li kandidatiĝis en 1974, li doktoriĝis en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 1997 en Medicina Universitato de Pécs. Li edziĝis en 1967, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1970 kaj 1975. Li ricevis premiojn inter 1972-2010.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Citogenetikai vizsgálatok jelentősége a szülészeti prevencióban. (kunaŭtoro, 1969)
  • Az interszexualitás fogalma és felosztása. (1976)
  • A korai magzati veszteség genetikai háttere. (disertaĵo, 1993)
  • A genitális candidiasis kezelése. (2005)
  • Gondolatok a Down- szindróma szűréséről. (2009)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.