Sándor Konek
Aspekto
Sándor Konek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1819 en Peŝto |
Morto | 1-an de aŭgusto 1882 (62-jaraĝa) en Balatonfüred |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1834–1839) |
Familio | |
Infano | Ida Konek (en) |
Okupo | |
Okupo | juristo statistikisto lerneja majstro |
Sándor KONEK [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konek Sándor estis hungara statistikisto, juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1867).
Sándor Konek [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1819 en Pest (urbo). Li mortis la 1-an de aŭgusto 1882 en Balatonfüred.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Konek frekventis universitaton en urbo Pest inter 1834-1839, poste li eklaboris en Buda en la ŝtata administrejo. En 1841 li iĝis diplomita advokato. En 1845 li ekinstruis en akademio de Győr, baldaŭe en Pozsony. Ekde 1854 li ĝismorte instruis en Reĝa Universitato de Pest, kie li estis rektoro en 1869 kaj katedrestro dum jardeko. Li estis unu el la pioniroj de la hungara statistika scienco.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A’ statistika elmélete (Teorio de l' statistiko), (1847)
- Egyházjogtan kézikönyve, különös tekintettel a Magyar Sz. Korona tartományaira (1863) - ĉefverko pri la eklezia juro
- A magyar korona országainak legújabb népesedési mozgalmai (1868)
- A magyar birodalom statisztikai kézikönyve folytonos tekintettel Ausztriára (1875)
- Bányászatunk jelen állapota s teendőink annak sikeresb kifejtésére (Stato de nia minado kaj farendaĵoj por ties evoluo), (1882)