Sándor Konkoly-Thege

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Konkoly-Thege
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de aŭgusto 1888(nun 1888-08-17)
en Hungario Szántó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 3-an de februaro 1969
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomia Akademio
Parencoj Miklós Konkoly-Thege
Okupo
Okupo agronomo • universitata instruisto
vdr

Sándor Konkoly-Thege [ŝAndor konkoli-tege], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konkoly Thege Sándor estis hungara agronomo, subministro, altlerneja instruisto.

Sándor Konkoly-Thege[1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1888 (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 11-a) en Szántó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Santovka en Slovakio), li mortis la 3-an de februaro 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Konkoly-Thege akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1910, post 4 jaroj juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Post la unua diplomo li estis praktikanto duonjaron en Ekonomia Akademio (Debrecen), poste li havis postenon en ekonomia asocio. Inter 1914-1917 li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li laboris en ministerio. En 1920 li revenis al la asocio, kie li okupiĝis pri bredado, laktoj kaj bestohigienoj. Li kreis la tutlandan bredoregistron. Jam inter 1919-1933 li ankaŭ prelegis en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto, kie li ricevis statuson privata instruisto en 1925. En la sekva jaro li instruis ankaŭ en ekonomia fakultato de la menciita universitato. Inter 1942-1944 li estis subministro, en 1944 li profesoriĝis en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Inter 1945-1950 li instruis en Agrikultura Universitato, poste li laboris en instituto ĝis la pensiuliĝo en 1957. Depost 1945 li studvojaĝis al okcidenta Eŭropo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Állattenyésztésünk fejlődésének fő feltétele. Javaslatok takarmánytermelésünk javítására. (1920)
  • A mezőgazdasági kiállítások és állatdíjazások jelentősége és oktató hatása (1929)
  • Állattenyésztésünk versenyképességének fokozása (1933)
  • Állattenyésztésünk fejlesztésének irányai, eszközei és eredményei. Állattenyésztési politika. (1948)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio "Konkoly-Thege Sándor"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.