Miklós Konkoly-Thege

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Miklós Konkoly-Thege [miklOŝ konkoli-tege], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Konkoly-Thege Miklós estis hungara astronomo, fizikisto, meteologiisto, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1876). Lia kuzo estis statistikisto Gyula Konkoly-Thege.

Miklós Konkoly-Thege
Memortabulo pri Miklós Konkoly-Thege

Miklós Konkoly-Thege [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1842 en Pest (urbo). Li mortis la 17-an de februaro 1916 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Konkoly-Thege frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, kie li lernis ekzemple de Ányos Jedlik, fine li plulernis en Berlino. Komence li laboris en la ŝtata administrado, sed iom poste li okupiĝis nur pri astronomio. En 1869 li konstruis observatorion en sia bieno en Ógyalla (nuntempa Hurbanovo en Slovakio), poste li helpis konstrui aliajn observatoriojn en aliaj lokoj. Li aranĝis la meteologian servon en Hungara reĝlando. Inter 1896-1905 li estis parlamenta deputito, kie li okupiĝis pri trafikaj problemoj. En 1890 li emeritiĝis, poste li donacis la observatorion al la hungara ŝtato. Li ricevis diversajn gravajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Praktische Anleitung für Anstellung astronomischer Beobachtungen (1883)
  • Az égitestek fizikai alkotásáról (1886)
  • Bevezetés a fotográfiába (Enkonduko al la fotografio) (1891)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]