Sándor Szabó (patologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Szabó (patologo)
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de februaro 1944(nun 1944-02-09)
en  Hungara reĝlando Ada
Lingvoj hungaraanglaserba
Ŝtataneco HungarioJugoslavioUsono
Alma mater Universitato de BeogradoUniversitato de Montrealo
Okupo
Okupo patologo • universitata instruisto
vdr

Sándor Szabó [ŝAndor sabO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szabó Sándor estis hungardevena serba-usona patologo, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2010).

Sándor Szabó[1] naskiĝis la  9-an de februaro 1944(nun 1944-02-09) en Ada (Hungara reĝlando, nun en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Szabó naskiĝis en Hungarlando, sed ekde 1945 la regiono jam apartenis al Jugoslavio. Li maturiĝis en hungarlingva gimnazio en Subotica, poste li akiris medicinan diplomon (MD) en Universitato de Beogrado. En 1969 János Selye invitis lin al Universitato de Montrealo, kie li kompletigis sian diplomon kun MSc kaj Ph.D.. En 1973 li estis stipendiulo en Harvardo, en 1977 li estis levita docento. Ekde 1994 li estis profesoro pri patologio kaj farmakologio de Universitato de Kalifornio en Irvine, ekde 2014 li estis gastpreleganto de Universitato Semmelweis. Li iĝis spertulo de streso. Li ricevis nehungarajn premiojn inter 1990-2018, hungaran premion en 2020.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Uporedno ispitivanje redukcionih supstanci krvi (Comparative examination of reducing substances in blood) (1965)
  • Katatoxikus steroidok és a környezet szennyezés [Catatoxic steroids and the environmental pollution] (1973)
  • Occupational stress: understanding, recognition and prevention (1983)
  • Basic fibroblast growth factor and PDGF in GI diseases (1996)
  • "Stress" is 80 Years Old: From Hans Selye Original Paper in 1936 to Recent Advances in GI Ulceration (2017)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.