Sándor Torkos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sándor Torkos [ŝAndor torkoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Torkos Sándor estis hungara juristo, lingvisto, membro (korespondanta en 1861) de Hungara Scienca Akademio.

Sándor Torkos [1] naskiĝis en 1833. Li mortis la 5-an de julio 1865 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Torkos lernis juron en universitato, poste li eklaboris en Sopron en juĝejo. Baldaŭe li komencis instrui en luterana altlernejo en Sopron. Li okupiĝis ankaŭ pri lingvoj. Liaj artikoloj pri idiomoj de Zala (historia departemento), pri specialaĵoj de finna lingvo aperis en gazetoj. Pro lia frua morto li ne havas longan verkaron.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar személyszók bizonyítása (1861)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.