S. Robson Walton
S. Robson Walton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1944 (80-jaraĝa) en Tulsa |
Loĝloko | Bentonville |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Arkansaso Columbia Law School (en) |
Familio | |
Patro | Sam Walton |
Patrino | Helen Walton |
Frat(in)oj | John Walton, Jim Walton kaj Alice Walton |
Edz(in)o | Melani Lowman-Walton (en) (2005–) |
Infano | Carrie Walton Penner |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto advokato |
Rob Walton, formale Samuel Robson Walton (naskiĝis la 28-an de oktobro 1944[1] en Tulsa, Oklahomo) estas usona entreprenisto kaj multmiliardulo. Li de 1992 ĝis 2015 estis prezidanto de la estraro de direktoroj de la tutmonde plej granda nutraĵvenda ĉeno Wal-Mart.
Rob Walton estas la unua filo de Sam Walton kaj Helen Robson Walton. Li transprenis la administradon de la vendejoj de ĉeno Wal-Mart fonditaj de sia patro kaj tiel administris la firmaon de tutmonde plej altaj vendoj kaj laŭ la stato de 2015 pli ol 2,3 milionoj da dungitoj.
Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estis inter la plej riĉaj homoj de la mondo: en 2005 li havis posedon de 18,2 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 10-a plej riĉa individuo tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj).[2] Kvin jarojn poste, en 2010, li havis "nur" la 18-an rangon tutmonde,[3] sed kiam li pensiiĝis en 2015, en aĝo de 71 jaroj, li estis vicigita en la Forbes-listo de miliarduloj la 12-a plej riĉa homo tutmonde kun posedo de 39,1 miliardoj da usonaj dolaroj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- prezento de S. Robson Walton en la retejo de Walmart Arkivigite je 2023-08-01 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ biografiaj informoj en la retejo bloomberg.com
- ↑ originala listo de Forbes el 2005 (angle)
- ↑ arkivigo de la listo de Forbes el 2010 (angle, arkivigo de la 1-a de julio 2016)