Saccharum ravennae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ravena herbo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideae
Tribo: Andropogoneae
Genro: Sakaro Saccharum
Saccharum ravennae
L., 1774
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Saccharum ravennae (nomata ankaŭ Ravena herbo, laŭ la itala urbo Raveno kaj ofte eĉ Elefanta herbo) estas planto el familio de poacoj (Poaceae).

Kreskejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi kreskas de duonaridaj ĝis aridaj areoj en multnombraj lokoj. En Eŭropo la planto disvastiĝis en la sudaj landoj (Hispanio, Grekio, Bulgario, Albanio, Italio, suda parto de Francio), ĝi kreskas en okcidentaziaj landoj (Turkio, Irako, Afganio ktp.) kaj en Nordafriko (ekz. Alĝerio, Tunizio).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Inter optimumaj kreskaj kondiĉoj - en la indiĝenaj lokoj -, la herbo atingas alton de ĝis 4 metroj. Same kiel la parenca sukerkano, ĝi ne estas evenna kaj toleras la vintron.

Folioj[redakti | redakti fonton]

La folioj ekkreskas en aprilo sur la tenilo longa 40–80 cm. La pajno havas larĝon de ĉ. 2 cm, brilas griz-verda kaj havas fajnan blankan linion en la mezo. En la malfrua aŭtuno, la Ravena herbo akiras intensan oranĝan koloron.

Floroj[redakti | redakti fonton]

La florado okazas de septembro ĝis oktobro kaj la infloresko restas dum la vintro ĝis printempo. La antaŭkondiĉo por la florado estas do la longa, varma kaj sunplena somero. La floroj estas komence helrozaj, sed alikoloriĝas post kelkaj semajnoj al bruna kaj fine al arĝenta koloro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]