Saltu al enhavo

Safira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Safira
urbo
vilaĝo
populated place in Syria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 106 460  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 5′ N, 37° 22′ O (mapo)36.07694444444437.3725Koordinatoj: 36° 5′ N, 37° 22′ O (mapo) [+]
Alto 348 m [+]
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Safira (Sirio)
Safira (Sirio)
DEC
Situo de Safira

Map

vdr

Safira, arabe: السفيرة‎‎, angle As-Safira laŭ alia transskribo Sfīre estas urbego en Sirio en Gubernio Alepo en la samnoma distrikto.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Safira situas en nordokcidenta parto de la lando sur montetaro. Halepo troviĝas 24, Idlib 68, Hamao 118, Ar-Raka 149, Latakio 155, Homs 160, Tartus 188, Dair az-Zaŭr 264, Duma 290, Damasko 302 km.

Safira estis konata en antaŭ-islamaj tempoj kiel Sipri. Historiistoj sugestis, ke la loknomo eble venis de la akada vorto siparu kun la signifo bronzo, kiu eble signifas, ke kupro estis elminita kaj bronzo estis prilaborita en tiu loko. En antikvaj tempoj Safira estis loko de merkato pri la saloj, kiu estis kolektita ĉe la proksima sala marĉo. En la civila milito la urbego estis okupita plurfoje.

En Safira jare pluvas nur 289 mm. Inter julio-aŭgusto ĝenerale neniam pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 10-25 °C.

Al Safira kuras 3 vojoj, la plej grava el Halepo.