Sagar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sagar
urbo
Administrado
Poŝtkodo 470001 and 470002
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 50′ N, 78° 43′ O (mapo)23.8378.71Koordinatoj: 23° 50′ N, 78° 43′ O (mapo) [+]
Alto 427 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sagar (Madja-Pradeŝo)
Sagar (Madja-Pradeŝo)
DEC
Sagar
Sagar
Situo de Sagar
Sagar (Barato)
Sagar (Barato)
DEC
Sagar
Sagar
Situo de Sagar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sagar, Madhya Pradesh [+]
vdr

Sagar, laŭ (hindie सागर) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Sagar estis elektita kiel unu el la cent barataj urboj kiel inteligenta urbo en 2018.

Domoj en Sagar

Demografio[redakti | redakti fonton]

Sagar havis populacion de 221 875 en 2011 (laŭ alia informo 232 321), dum la plena municipo 274 556, la legopovo estis 79%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sagar situas laŭ la samnoma lago en montaro 555 metrojn super la marnivelo. Damoh troviĝas 71, Lalitpur (Barato) 100, Vidiŝa 101, Ĝabalpur 143, subŝtata ĉefurbo Bopalo 149 (sed laŭvoje 172), tutlanda ĉefurbo Delhio 553, Mumbajo 818, Kolkato 994 kilometrojn (aere) [1].

Konstruaĵo en Sagar

Historio[redakti | redakti fonton]

Apenaŭ io ajn estas konata pri la antikva kaj mezepoka historio de la regiono; ĝi estis triba teritorio sed oficiale apartenis al la Mogola Imperio. En 1660 oni fondis fortikaĵon kun la nuna urbo Sagar. Administre la pozicio de Sagar spertis oftajn ŝanĝojn. Ĝi apartenas al la Madja-Pradeŝo ekde 1956.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La areo ĉirkaŭ Sagar estas agrikultura kaj oni kultivas tritikojn, kikerojn, oleosemojn. En la urbo mem ekloĝis ankaŭ komercistoj, metiistoj kaj ĉiuspecaj servaj provizantoj. en la urbo mem ekloĝis komercistoj kaj metiistoj. La industriaj firmaoj komencis funkcii en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento, la ŝtalfabrikoj jam komence de la 21-a jarcento. La enlanda turismo ankaŭ ludas gravan rolon en la ekonomia vivo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Sagar la ĉefaj lingvoj estas la hindia lingvo kaj ties dialekta lingvo la bundela lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

81,5% de la populacio estas hinduoj, krome islamanoj 10%, ĝajnistoj 7%, kristanoj 0,6% kaj iomete ankaŭ aliaj religioj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Sagar signifa universitato funkcias (fondita en 1946).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sagar havas trairan fervojan linion kaj 6 signifaj ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝabalpur.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sagar havas humidan subtropikan klimaton laŭ Klimata klasifiko de Köppen (Cwa) kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe po 1148 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-32 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans