Salala (Omano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Salalah)
Larĝa panoramo en Salala
Salala
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 331 949  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 17° 1′ N, 54° 5′ O (mapo)17.01972222222254.089722222222Koordinatoj: 17° 1′ N, 54° 5′ O (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Salala (Omano)
Salala (Omano)
DEC
Salala
Salala
Situo de Salala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salalah [+]
vdr

Salala, laŭ aliaj literumo Ṣalālah, arabe: صلالة‎‎ estas universitata urbego, havenurbo kaj ĉefurbo de gubernio Dofaro (Omano).

Mapo pri Omano, kie estas videbla Salala en la suda parto de la lando laŭ la maro
Moskeo en Salala

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vido en Salala
Industriaĵo en Salala

Salala situas en suda parto de la lando laŭ la Araba Maro. Sib (urbo) troviĝas 855, Suhar 863, Maskato 871 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Salala jam antaŭ jarcentoj de Kristo estis signifa komerca urbo, kiun tuŝis vojo pri olibanoj. La urbo atingis la pinton de prospero en la 13-a jarcento pro la daŭra komercado. Eĉ Marko Polo priskribas la urbon prospera. Poste ĝi kadukiĝis kaj en la 19-a jarcento ĝi estis parto de la sultanlando de Maskato. Inter 1932 kaj 1970 Salalah estis sultanlanda ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Salala estas ankaŭ nun komerca urbo helpe de la haveno. En la urbomezo restis netuŝitaj la bazaroj. La klimato de la urbego permesas kultivi kelkajn legomojn kaj fruktojn, ĉefe kokosojn.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Salala du ŝtataj altlernejoj kaj privata universitato funkcias. Krom la lokaj lernejoj funkcias ankaŭ aliaj lernejoj por la elmigrantoj el Barato, Pakistano, Bangladeŝo kaj Srilanko.

Sultana palaco en Salala
Haveno en Salala
Horloĝa turo en Salala

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Salala havas internaciajn flughavenon kaj havenon. El Salala kuras 2 vojoj laŭ la marbordo, la tria vojo kuras al interno de la lando. En la urbego nur taksioj liveras la pasaĝerojn, sed al aliaj urboj modernaj aŭtobusoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Salala havas varman dezertoklimaton, kvankam la someroj estas pli malvarmaj ol en pli nordaj aŭ enlandaj partoj de Omano. Salalah estas tre nuba dum la musono en julio kaj aŭgusto. Jare pluvas po 131 mm, en ĉiuj monatoj pluas iomete, sed en mezurebla kvanto dum musonoj. La jara averaĝa temperaturo estas 26 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Marbordo en Salala
Universitato en Salala