Salamon Widder
Salamon Widder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de februaro 1880 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Nitro |
Morto | la 18-an de aŭgusto 1951 en Israelo Ĥajfo |
Lingvoj | hungara • germana • hebrea |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1900) |
Okupo | |
Okupo | instruisto hebreisto literaturhistoriisto |
Salamon Widder [ŝalamon vider], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Widder Salamon estis hungara hebreisto, instruisto. Lia frato estis János Giszkalay.
Salamon Widder[1] naskiĝis la 19-an de februaro 1880 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Slovakio), li mortis la 18-an de aŭgusto 1951 en Ĥajfo (Israelo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Salamon Widder devenis el juda familio. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Li ekinstruis en 1908 en judaj bazlernejoj, inter 1919-1947 en judaj gimnazioj, dum li partoprenis en redaktoj de judaj gazetoj. Li kompilis la kompletan sciencan katalogon de la poezia materialo de la Genizah-libroj. Li postvivis la holokaŭston kaj enmigris al Israelo en 1950. Li edziĝis en 1912, lia edzino naskis filinon post 2 jaroj.
Liaj elektitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Csokonai mint nyelvújító (1908)
- Hákkria haivrith (lernolibro, 1923)
- Praeparációk a haftórákhoz (1928)
- A héber nyelvújítás (1933)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM38374;jsessionid=4889B8015E2660560C24F7C4B4DD1FEB hungarlingva datenaro de muzeo