Salvador Cisneros Betancourt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salvador Cisneros Betancourt
Persona informo
Salvador Cisneros Betancourt
Naskiĝo 10-an de februaro 1828 (1828-02-10)
en Camagüey
Morto 28-an de februaro 1914 (1914-02-28) (86-jaraĝa)
en Havano
Ŝtataneco Kubo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Salvador Cisneros Betancourt, Markizo de Santa Lucía (n. 10-an de februaro 1828 en Puerto Principe [hodiaŭe: Camagüey], Kubo; m. 28-an de februaro 1914 en Havano, Kubo) estis kuba politikisto, kiu atingis la prezidantecon de la Ĉe-Milita Respubliko de Kubo de 1873 ĝis 1875. Naskiĝis en Puerto Príncipe (Camagüey) en 1824 en la sino de nobela kaj riĉa familio. Estis partiano de la kuba sendependeco, aniĝante al la Liberiga Societo kreata en Camagüey por aranĝi la revolucion. Dum la Dekjara Milito, li liberigis siajn sklavojn kaj metis siajn riĉaĵojn je la servo por la kuba sendependiĝo.

Camagüey, naskiĝurbo de Betancourt

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

El aristokrata procedenco la Markizoj de Santa Lucía estis unu el la plej riĉaj familioj de la insulo, proprietuloj de granda nombro da sklavoj, terenoj kaj sukerfabrikoj. Salvador Cisneros kiam estis infano studis en Filadelfio, Usono kaj tie ricevis la diplomon de civila inĝeniero, malproksime de lia familio dum kelkaj jaroj ricevis konitaĵojn pri diversaj temoj kiujn interesis al la junuloj de la 19a jarcento en Kubo, nutriĝis per la demokratio kaj rajtoj. Post siaj studoj li revenis al Camagüey.

La Dekjara Milito[redakti | redakti fonton]

Kiam Betancourt sciis pri la ribelo en La Demajagua, la 10an de oktobro 1868, vojaĝis ekde Havano al Camagüey kaj kiam alvenis al sia urbo li ordonis sekvi la ekzemplon de la orientanoj. Bouza la 4an de novembro plenumis la ordonojn ribeliĝante, kaj 9a sammonate, forlasis la urbon por iri al Sibanicú, sekvata de multaj homoj. Tie, li estis nomumita Prezidanto de la Centra Komitato kaj pli malfrue Prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, kiam estas proklamata en Guáimaro dum la Asembleo la Respublikon.

Kiam la Ĉambro kunsidis, en eksterordinara sesio, la 8an de februaro 1878, por pritrakti la pacon kiun proponis Hipanio, li energie protestis, per vortoj kiujn la historio ĉiam memoros. Sed, malgrau lia protesto alvenis la Pakto de Zanjón kiu metis finon al la Dekjara Milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]