San Juan de Girón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Larĝa panoramo kun kirkoturo en Girón

San Juan de Girón (loke estas konata nur Girón) estas urbego en nordorienta Kolombio, en departemento Santandero (Kolombio). La urbego apartenas al urbaro de Bucaramanga. La historia nomo estis Villa de los Caballeros de Girón.

Flago de Girón
Blazono de Girón

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Girón situas en limo de montetaro kaj altebenaĵo en nordorienta parto de la lando. Bucaramanga troviĝas 7, Cúcuta 195, Bogoto 373 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido en Girón

Girón estis fondita en 1631, tiam hispanoj akiris la lokon de la indianoj. En la sekva jaro eĉ la fondinto mortis, la fondita vilaĝo neniiĝis. En 1636 pli nova fondo okazis, sed jam en alia loko. Post 2 jaroj denova kaj ankaŭ lastfoja fondo okazis en la tria loko. La paroĥo ekfunkciis en 1639. Pro la arkitekturo el la kolonia epoko Girón ricevis la rangon Nacia Monumento en 1959.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kirko (malgranda baziliko) en Girón
Kapelo en Girón

En la proksima Bucaramanga internacia flughaveno funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Girón laŭ latitudo situus en tropika klimato, sed pro sia alto super marnivelo la varmo ne estas troa. Jare pluvas pli ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • malgranda baziliko kaj aliaj kirkoj, kapeloj
  • muzeo
  • kulturdomo

Fontoj[redakti | redakti fonton]