Sankta Aŭdeono
| Sankta Aŭdeono | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Ouen de Rouen | |||||
| Naskiĝo | 608 en Sancy-les-Cheminots | ||||
| Morto | 24-an de aŭgusto 686 en Clichy | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Lingvoj | latina vd | ||||
| Ŝtataneco | Franka imperio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Autharius (mul) | ||||
| Gefratoj | Rado (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | romkatolika sacerdoto verkisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Aŭdeono (latine: Audeonus, france: Ouen kaj Audoin; naskiĝinta ĉ. 609 en Sancy-les-Cheminots apud Soissons, mortinta la 24-an de aŭgusto 684 en Clichy) estis episkopo de Rouen; sen kanonizo la fideluloj taksis lin sanktulo kun festotago en la 24-a de aŭgusto.
Estante filo de altranga reĝkortega funkciulo, li renkontis ĉe la merovida kortego Kolombanon. Dagoberto la 2-a, kiu suverenis de 629 en la Franka Imperio, komisiis Aŭdeonon pri la konservo de la ŝtata sigelo.[1] Amiko de Aŭdeono estis sankta Eligio de Noyon, kies biografion li verkis. Ne antaŭ tria vivojardeko Aŭdeono frokuliĝis. Li ege engaĝiĝis pri la fondo de la abatejoj de Rives-en-Seine kaj de Jumièges. Estante oldulo li faris pilgrimadon al Romo.
Kulto
[redakti | redakti fonton]La loko de lia forpaso portas eĉ hodiaŭ sian nomon, Saint-Ouen-sur-Seine. Tie oni entombigis lin en la Petro-kirko kiu poste estis alinomita por li. Pli ol 50 komunumoj en Norda Francujo portas lian nomon. Li estas patrono porpetata fare de surduloj kaj kontraŭ minaco de tondro.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hans Hubert Anton: "Audoin." Ĉe: Lexikon für Theologie und Kirche, vol. 1, kol. 1175.
- Bruno Lagrange: Dictionnaire Historique des Saints. Editions EDL-Paris, Paris, 2002, ISBN 2-84308-332-X.
- Régine Pernoud: Les saints au Moyen Age. Plon, Paris 1984, ISBN 2-259-01186-1.
- Georg Scheibelreiter: "Audoin von Rouen", ĉe: Hartmut Atsma (ekd.): La Neustrie: les pays au nord de la Loire de 650 à 850. Thorbecke, Sigmaringen 1989, ISBN 3-7995-7316-X, volumo 1, p. 195–216
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jean-François Pommeraye: Histoire de l'Abbaye royale de S. Ouen de Rouen. Piget, Paris 1664, p. 13–18

