Kristoforo (martiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankta Kristoforo, greke Χριστόφορος, en la slavona lingvo Muĉenik Ĥristofor (naskiĝis probable en Likio, mortis ĉ. 250 samloke) – martiro, sanktulo de Romkatolika Eklezio kaj de ortodoksismo, unu el 14 helpantoj en mizero.

Vivo

Li estas sanktulo konata ĉefe laŭ legendoj, kvankam historiaj esploroj pruvas, ke li devenis de Malgrand-Azio kaj mortis kiel martiro dum la regado de romia imperiestro Decio, persekutanta kristanojn.

Laŭ laikaj rakontoj estis giganto: kvar metrojn alta kaj eksterordinare forta. Danke al tio li transportis pilgrimojn tra rivero. Sur popularaj portretoj estas bildigata kun infano sur la ŝultro. Laŭ legendo li enprofundiĝis en fundon de rivero sub pezo de infano. Tiam ĝi diris: Vi surportas la tutan mondon, ĉar mi estas tiu, al kiu vi servas helpante al aliaj.

Kulto

La kulto de la sanktulo disvolviĝis fine de la 5-a jarcento.

Patroneco

Kristoforo iĝis patrona sanktulo de pontoj, urboj apudriveraj, transportistoj, veladistoj, vojaĝistoj kaj pilgrimantoj, ankaŭ patrono de bona morto – precipe Oriente, kaj nun de ŝoforoj.

Tago de celebrado

Liturgia rememoro en katolikismo estas celebrata la 25-an de julio. Dum la tago de Sankta Kristoforo en multaj paroĥejoj oni konsekras veturilojn. En la pola eklezio samtage estas la Tago de Bona Ŝoforo ligita kun la Semajno de Sankta Kristoforo.

Ortodoksa eklezio rememoras lin 9/22 de majo, t.e. la 22-an de majo laŭ gregoria kalendaro.

Heraldiko

La urbo, kiu posedas historian blazonon de Sankta Kristoforo estas Vilno.

Vidu ankaŭ