Santa Engracia del Jubera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Engracia del Jubera
Santa Engracia del Jubera CS2.jpg
Administrado
Poŝtkodo 26131 [+]
Demografio
Loĝantaro 181  (2022) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 2° 18′ U (mapo)42.314722222222-2.3061111111111Koordinatoj: 42° 19′ N, 2° 18′ U (mapo) [+]
Alto 651 m [+]
Areo 86,07 km² (8 607 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Santa Engracia del Jubera
Situo de Santa Engracia del Jubera

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Santa Engracia del Jubera [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Santa Engracia del Jubera [santaenGRAzja delĥuBEra] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

La municipa teritorio de Santa Engracia del Jubera, en la nordocentro de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je la valo de la rivero Juvera. La municipa teritorio estas atingebla pere de la regiona ŝoseo LR-261. Laŭ tiu, Santa Engracia del Jubera estas inter Lagunilla del Jubera kaj Murillo de Río Leza norde kaj Robres del Castillo sude.

Ĝi estas formata de loĝlokoj Santa Engracia del Jubera, Bucesta, El Collado, Jubera, Reinares, San Bartolomé, San Martín, Santa Cecilia kaj Santa Marina, el kiuj kelkaj estas senhomaj aŭ preskaŭ senhomaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Popola arkitekturo.
Jubera.

Santa Engracia apartenis dum jarcentoj al Jubera, kio renvertiĝis meze de la 20-a jarcento. Tiu lasta aperis menciita por la unua fojo en la 9-a jarcento, kiam ĝi iĝis fortikaĵo. Du jarcentojn poste, Jubera formis parton de donacon kiu Doña Estefanía faris al la infanto de Pamplono don Fernando.

En la 13-a jarcento, la kastelo de Jubera iĝis posedo de Don Sanĉo de Navaro, uzita kiel garantio en la pactraktato kun Alfonso la 8-a de Kastilio. Santa Engracia apartenis al la familio Rodríguez Cisneros dum la 18-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1940-aj jaroj la loĝantaro de Jubera (tiama nomo de la municipo) perdis loĝantaron pro elmigrado ĉefe al Ameriko el la plej malproksimaj domaroj. Ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj minoj de plumbo altiris loĝantaron kaj oni superis milon da loĝantoj; poste oni plialtiĝis ĉefe en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ĝis nunaj 174. Tiu rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento.

La ekonomio estis bazita ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj nune sur turismo.

Vizitindaĵoj estas iknitoj, preĝejoj kaj ermitejoj, ĉefe en apartaj domaroj, la kastelo kaj plumbominoj de Jubera, ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]