Afrika citronkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Santomea citronkolombo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika citronkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Afrika citronkolombo Columba larvata
Temminck, 1809
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Afrika citronkolombo, simple citronkolombocinamkolombo (Columba larvata) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo en centra kaj suda Afriko.

Ĝi troviĝas en montararbaroj de sub-Sahara Afriko. La Santomea citronkolombo estas kutime traktata kiel subspecio. La citronkolombo havas ĝenerale brunec-griza plumaro kun cinamobruna brusto. Maskloj havas verdec-brilan kolon kaj blankajn markilojn en la kapo, kaj inoj kaj junuloj estas pli brunaj kaj havas grizajn vizaĝajn markilojn. Tiu kolombo estas ofta specio, kaj la Internacia Unio por la Konservo de Naturo rangis ties konservostatuson kiel "Malplej Zorgiga".

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Nematurulo en Eshowe, KwaZulu-Natal.

La citronkolombo diferencas el la aliaj kolomboj de Afriko de la genro Columba pro siaj surteremaj kutimoj kaj la blankaj vizaĝo kaj frunto de masklaj plenkreskuloj; ĝi estas tiel foje separata en la genro Aplopelia.[1] Kelkaj traktas la populaciojn de la Golfo de Gvineo (Santomea citronkolombo) kiel separata specio C. simplex (aŭ A. simplex), aliaj kiel subspecio de C. larvata. En tiu lasta kazo, la specio estas tuto kiu povas esti nomata simple citronkolombo, kaj se Aplopelia estas konsiderata valida genro kiu estus monotipa.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sudafrika birdejo "Birds of Eden".

La citronkolombo estas trr malgranda, nome 24 ĝis 30 cm longa kaj 81.7 ĝis 150 g peza.[3] Masklaj plenkreskuloj havas plumaron kiu estas malhelbruna supre, brilverda kolflanke, kaj cinambruna sube. Ili havas rimarkindajn blankajn vizaĝojn. La piedoj, irisoj kaj okulringoj estas ruĝaj, la beko estas nigra. Inoj kaj junaj maskloj estas ĝenerale similaj, kun pli helbruna plumaro kaj senbrilaj grizaj vizaĝaj markiloj. La maskloj de la okcidentafrika subspecio havas malhelgrizan plumaron.[2]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La citronkolombo havas tre ampleksan teritorion kaj estas distribuata en montararbaroj en sub-Sahara Afriko, kun areoj ekzemple el ĉirkaŭ 100 ĝis 3 000 m super marnivelo en Orienta Afriko. La dieto konsistas ĉefe el variaj malgrandaj fruktoj, semoj, moluskoj kaj insektoj. La ino kutime demetas du kremkolorajn blankajn ovojn.[4]

Statuso[redakti | redakti fonton]

HaplopeliaJohnstoniKeulemans.jpg
HaplopeliaJohnstoniKeulemans

Tre disvastigita tra sia tuta teritorio, la populacitendenco de la citronkolombo estas stabila kaj la birdo estas taksata kiel specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj[5] Tamen, ĝi ŝajne malpliiĝis en kelkaj partoj de sia teritorio; en Tanzanio ekzemple ĝi ne estas rara super 1300 m en la Arbara Rezervejo de Norda Nguu, sed ne estas ofta en kelkaj habitato de malaltaj teroj. Ĝi preskaŭ forestas el sudoriento de la lando.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. E.g. BLI (2008)
  2. 2,0 2,1 Sinclair et al. (2002)
  3. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), (ISBN 978-0-8493-4258-5).
  4. Sinclair et al. (2002), Jensen et al. (2005)
  5. BirdLife International (2012). “Aplopelia larvata”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013.. 
  6. Seddon et al. (1999), Jensen et al. (2005), BLI (2008)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
  • del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1997) Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos. BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, 679 p.
  • Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Éditions Prin, Ingré, 551 p.
  • Jensen, Flemming P.; Tøttrup, Anders P. & Christensen, Kim D. (2005): The avifauna of coastal forests in southeast Tanzania. Scopus 25: 1-22. PDF kompleta teksto
  • Seddon, N.; Ekstrom, J.M.M.; Capper, D.R.; Isherwood, I.S.; Muna, R.; Pople, R.G.; Tarimo & Timothy, E.J. (1999): The importance of the Nilo and Nguu North Forest Reserves for the conservation of montane forest birds in Tanzania. Biological Conservation 87(1): 59–72. COI:10.1016/S0006-3207(98)00041-X PDF kompleta teksto
  • Sinclair, Ian; Hockey, Phil & Tarboton, Warwick R. (2002): SASOL Birds of Southern Africa. Struik, Cape Town (ISBN 1-86872-721-1)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]