Sardoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maljunulo de Ulassai (1950-aj jaroj).

La sardoj[1] (en sarda: SardosSardus; en itala kaj sassarés: Sardi; en kataluna: SardsSardos; en gadduresu: Saldi; ligura: Sordi) estas popolo de la sudo de Eŭropo, kies setlejo estas Sardio, insulo de la Okcidenta Mediteraneo kaj regiono de la Itala Respubliko.[2][3][4][5]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La itala (italiano) unue estis enkondukita en Sardion fare de la Domo de Savojo en julio 1760 kaj estas la plej ofte parolata lingvo nuntempe, kvankam en regiona vario, kiel rezulto de lingva ŝanĝo kaj asimilaj ondoj, kiuj faciligis kulturan italigon.

Aliflanke, la sarda (sardu) estis la gepatra lingvo de la indiĝenaj sardoj ekde kiam la latina anstataŭis la antaŭhindeŭropan paleo-sardan lingvon, el kiuj restaĵoj troveblas ankoraŭ en vortprovizo kaj lokaj loknomoj. La historia perdo de la politika aŭtonomeco de la insulanoj tenis la lingvon en stadio de dialekta fragmentiĝo, reflektante la kunekzistadon de la diversaj aliaj lingvoj (nome kataluna, hispana kaj fine itala) trudante sin en pozicio de politika kaj per tio socia prestiĝo. Pro movado, priskribita de iuj aŭtoroj kiel "lingva kaj kultura reviviĝo", kiu ekregis en postmilita tempo, la kultura heredaĵo de la sardoj estis rekonita en 1999, kio igas ilin la plej granda etnolingva minoritata grupo en Italio, kun ĉirkaŭ miliono Sardoj ankoraŭ kapablas paroli la lingvon. Tamen, pro sufiĉe rigida modelo de itala eduka sistemo, kiu forte antaŭenigis la italan malutile al la sarda, la lingvo malpliiĝis dum la pasinta jarcento, ĉar la homoj efike retenantaj la sardanon iom post iom fariĝis malplimulto en sia propra insulo ( fakte, plej multaj sardoj estas lingve italigitaj nuntempe, kaj oni kalkulis, ke nur 10 procentoj de la juna denaska loĝantaro havas iom da aktiva kaj pasiva kompetenteco en la lingvo). Tial la sarda lingvo alfrontas defiojn analogajn al aliaj definitive endanĝerigitaj minoritataj lingvoj tra Eŭropo, kaj ĝiaj du ĉefaj logudoraj kaj kampidanaj specoj, kiel difinitaj de iliaj normaj ortografioj, estis nomumitaj kiel tiaj de Unesko.

La aliaj lingvoj parolataj en Sardio, ĉiuj ankaŭ endanĝerigitaj sed kun multe malpli da parolantoj ol la sarda, disvolviĝis post la alveno de iuj komunumoj de ekster la insulo, nome korsanoj, katalunoj kaj italoj de Ĝenovo kaj Pizo, ekloĝante en specifaj regionoj de Sardio dum la lastatempa jarcentoj; pro ĉi tiuj dinamikoj, la socio de Sardio karakteriziĝis per situacia plurlingveco ekde la malfrua mezepoko. Ĉi tiuj lingvoj inkluzivas sassaresa (sassaresu) kaj galluresa (gadduresu), kiuj estas fora korsa-toskana origino sed ofte socie asociita kun sarda, kataluna (alguerés), kaj liguria tabarchina (tabarchin).

Identeco[redakti | redakti fonton]

Foje oni faris esplorojn pri la identeco de sardoj kaj ilia moderna kongruo kun la modernaj institucioj. La plej detalhava esploro, fare de la Universitatoj de Cagliari kaj de Edinburgo, baziĝis sur la "Moreno Question" kio rezultis jene: (1) nur sarda, 26%; (2) pli sarda ol itala, 37%; (3) same sarda kaj itala, 31%; (4) pli itala ol sarda, 5%; (5) nur itala kaj ne sarda, 1%.[6][7][8] Esploro farita en 2017 de la Instituto Ixè indikis, ke 51% de la sardoj pridemanditaj identiĝis kiel sardoj (kontraŭ itala averaĝo de 15% kiu identiĝas ĉefe per sia devenregiono) pli proporcie ol kiel italoj (19%), eŭropanoj (11%), kaj/aŭ civitanoj de la mondo (19%).[9][10]

Folkloraj vestoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sardinians – World Directory of Minorities
  2. <<Sardi: indigeni, qui in Sardinia nati sunt.>> Robert Estienne, 1583, Dictionarium, seu Latinae linguae Thesaurus, Robert Estienne, Q-Z, v.III
  3. Lisa-Marlene; Salzman, Philip (1996). Sardinians - Encyclopedia of World Cultures
  4. Cole, Jeffrey. Ethnic Groups of Europe: An Encyclopedia, pp. 321-325
  5. Attilio Mastino Natione Sardus: una mens, unus color, una vox, una natio Rivista Internazionale di Scienze Giuridiche e Tradizioni Romane
  6. The Scottish referendum: the view from Italy and Sardinia, Ilenia Ruggiu, Scottish Affairs 23.3 (2014): 407–414
  7. (2013) Identità e Autonomia in Sardegna e Scozia. Maggioli Editore, p. 26–28. ISBN 978-8838782435.
  8. L'esempio della Catalogna, i sardi sono più «identitari» - L'Unione Sarda; Sardi, i più «identitari», di Giuseppe Meloni; L’Unione Sarda, Fondazione Sardinia, 30.09.2015
  9. La Sardegna: lo stato delle cose fra “percepito” e ossatura reale, Istituto Ixè, Fondazione di Sardegna; Vissuto - identità, table n.44
  10. L'Isola ha paura del futuro Fiducia solo sul turismo - Regione (7a de decembro 2017).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (1840) Historia de la isla de Cerdeña, por el caballero G. de Gregory, traducida al castellano por una sociedad literaria. Barcelona: Imprenta de Guardia Nacional.
  • Murru Corriga, Giannetta. (1977) Etnia, lingua, cultura : un dibattito aperto in Sardegna. EDES.
  • Casula, Francesco Cesare. (1994) La Storia di Sardegna. Sassari: Carlo Delfino Editore.
  • Brigaglia, Manlio. (1995) Storia della Sardegna. Sassari: Soter Editore.
  • Gonen, Amiram. (1996) Diccionario de los pueblos del mundo. Anaya&Mario Muchnik.
  • Perra, Mario. (1997) ΣΑΡΔΩ, Sardinia, Sardegna (3 Volúmenes). Oristano: S'Alvure.
  • Floris, Giovanni. (1998) L'uomo in Sardegna : aspetti di antropobiologia ed ecologia umana. Sestu: Zonza.
  • Ugas, Giovanni. (2006) L'Alba dei Nuraghi. Cagliari: Fabula Editore. ISBN 978-88-89661-00-0.
  • Sanna, Emanuele. (2009) Nella preistoria le origini dei Sardi. Cagliari: CUEC.
  • Cole, Jeffrey. (2011) Ethnic Groups of Europe: an Encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 978-1-59884-302-6.
  • Danver, Steven. Native peoples of the world. An Encyclopedia of Groups, Cultures, and Contemporary Issues. Routledge.
  • Contu, Ercole. (2014) I sardi sono diversi. Carlo Delfino Editore.
  • Onnis, Omar. (2015) La Sardegna e i sardi nel tempo. Arkadia Editore.