Sarvepalli Radhakrishnan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarvepalli Radhakrishnan

Sarvepalli RADHAKRISHNAN (naskiĝis la 5-an de septembro 1888 en Tiruttani (Tamilnado), mortis la 16-an de aprilo 1975 en Madras) - filozofo kaj prezidento de Barato.

Sarvepalli Radhakrishnan naskiĝis en la suda Barato, kie la barata kulturo bone konserviĝis kaj identiĝis kun la civilizo de dravidaj popoloj. Lia patro estis ortodoksa brahmano. Ĝis la 8-a vivjaro loĝis en urbeto Tiruttani, granda centro de pilgrimado, poste ankaŭ lernis en Velur kaj Madras en lernejoj gvidataj de kristanaj misiistoj.

Li laboris kiel filozofo, i.a. en universitatoj en Mysore (1918-21), Kolkato (1921-31 kaj 1937-41) kaj ankaŭ en Oksfordo (kiel profesoro de orientaj religioj kaj etiko; 1936-52). En la jaroj 1949-52 estis ambasadoro de Barato en Sovetunio. Li fariĝis la unua vicprezidento de Barato (1952-62) kaj la 13-an de majo 1962 ekoficis kiel prezidento ĝis la 13-a de majo 1967.

La 12-an de junio pola universitato en Vroclavo atribuis al li honoran doktorecon. En Barato, oni observas lian naskiĝtagon kiel Tagon de instruisto.

Insignoj

  • Ordeno Bharat Ratna (1954)
  • Ordeno de Merito (1963, Grand-Britio)

Verkoj

  • Indian Philosophy (1923) Volumo 1, 738 paĝoj, Volumo 2, 807 paĝoj Oxford University Press; enpoligo: Hinda filozofio, volumo 1, Warszawa 1958, volumo 2, Warszawa 1960
  • The Hindu View of Life (1926), 92 p.
  • An Idealist View of Life (1929), 351 p.
  • Eastern Religions and Western Thought (1939), Oxford University Press, 396 p.
  • Religion and Society (1947), George Allen and Unwin Ltd., London, 242 p.
  • The Bhagavadgītā: with an introductory essay, Sanskrit text, English translation and notes (1948), 388 p.
  • The Dhammapada (1950), 194 p., Oxford University Press
  • The Principal Upanishads (1953), 958 pages, HarperCollins Publishers Limited
  • Recovery of Faith (1956), 205 p.
  • A Source Book in Indian Philosophy (1957), 683 p., Princeton University Press
  • Religion, Science & Culture (1968), 121 p.