Sasaki Macue

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SASAKI Macue (naskiĝis la 3-an de majo 1886 en Ĉiba, mortis la 18-an de junio 1933 en Tokio) estis japana esperantistino, edzino de s-ro Sasaki Tasku, antaŭe f-ino Morita. Hejme instruis anglan lingvon kaj Esperanton. Esperantistino de 1920. Unue kredis je kristanismo, poste konvinkiĝis pri socialismo kaj aliĝis al SAT. Danke al ŝia talenta gvido sane kreskis „Klara Rondeto“, Tokio, la preskaŭ sola Esperantistina Klubo en la Japana Imperio, fondita la 12-an de aprilo 1925 honore al Klara Zamenhof, mortinta la antaŭan jaron. Aliaj virinaj grupoj estis fonditaj samjare en Jokohamo kaj Osako.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]