Sacuo Ĝamamoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Satsuo Yamamoto)
Sacuo Ĝamamoto
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1910 (1910-07-15)
en Gubernio Kagoŝima
Morto 11-an de aŭgusto 1983 (1983-08-11) (73-jaraĝa)
en Tokio
Mortokialo pankreata kancero
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Familio
Frat(in)o Katsumi Yamamoto
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Sacuo ĜamamotoSatsuo Yamamoto (山本 薩夫, Ĝamamoto Sacuo, 15a de Julio, 1910 - 11a de Aŭgusto, 1983) estis japana kinreĝisoro.

Li estis reĝisoro por Toho. Dum la Dua Mondmilito li reĝisoris kelkajn pro-militajn propagandajn filmojn, spite la fakton esti arda membro de la Japana Komunista Partio (JKP), kaj post la milito li luktis kontraŭ la kompanio Toho per sindikato dum la laborista lukto de 1948 (en kiu la JKP ege partorpenis), post kio li estis finfine maldungita.

Li poste laboris por sendependaj filmoj kaj faris nombrajn intense ribelemajn kaj esence socikonsciajn verkojn. El la 1960-aj jaroj antaŭe, li reĝisoris serion de gravaj filmoj kiel la adaptoj de verkoj de Tojoko Ĝamasaki nome “La ebura turo” kaj “La perfekta familio”, la trilogio “Homoj kaj milito”, kaj “Kotei no inai Haĉigacu”. Tiu serio de eposaj verkoj kondukis al la fakto ke li estis kromnomita “la Ruĝa Cecil B. DeMille”.

Kelkaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1942, Flugilvenko, 翼の凱歌 (Cubasa no gaika)
  • 1950, Stratoj de violento, ペン偽らず 暴力の街 (Pen Icuŭarazu, Borjoku no Maĉi; "La plumo neniam mensogas, stratoj de violento")
  • 1966, La blanka turo, Ebura turo, 白い巨塔 (Ŝiroi Kioto)
  • 1967, Zatoiĉi la Eksterleĝulo, 座頭市牢破り (Zatōichi rōyaburi)
  • 1976, Elĉerpita tero, 不毛地帯 (Fumō Chitai)
  • 1979, Oh! La Nomugi-pasejo, あゝ野麦峠 (Ah! Nomugi Toge)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]