Sautrantika

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Sautrāntika (aŭ Sutravadin en Sanskrito, Suttavāda en palia; kaj en ĉina: 經量部\ 說經部; en pinjino: jīng liàng bù\ shuō jīng bù; en japana: 経量部, latinigite: Kyou Ryou Bu) estis skolo de frua Budhismo ĝenerale konsiderata kiel descendinta el Sthavira nikāya tra ties tuja parenca skolo, nome Sarvastivada.[1] Kvankam ili estas identigitaj kiel unika doktrina tendenco, ili estis parto de Sarvāstivāda Vinaja stirpo de monaĥa ordenado.[2]

Ties nomo signifas laŭvorte "tiuj kiuj fidas je sutroj", kio indikis, kiel asertita de la komentisto Ĝasomitra, ke ili subtenas la sutrojn, sed ne la Abidarmajn komentariojn (ŝastroj), kiel aŭtoritataj.[1][3] La vidoj de tiu grupo por la unua fojo aperis en la Abhidharmakośabhāṣya de Vasubanduo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Westerhoff, Jan, The Golden Age of Indian Buddhist Philosophy, Oxford University Press, 2018, p. 73.
  2. 2,0 2,1 Tadeusz Skorupski, Sautrāntika, Oxford Bibliographies, LASTE MODIFITA: 29a de Majo 2015, DOI: 10.1093/OBO/9780195393521-0210
  3. Wynne 2012, p. 118.