Sebnitz
Sebnitz | ||||||||
| ||||||||
granda distrikturbo • Einheitsgemeinde of Germany • urba komunumo de Germanio | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||
Administrado | ||||||||
Federacia lando | Saksio | |||||||
Distriktaro | Dresden | |||||||
Distrikto | Sächsische Schweiz-Osterzgebirge | |||||||
Urborajtoj | Urbo | |||||||
Telefona antaŭkodo | 035971 | |||||||
Poŝtkodo | 01851 - 01855 | |||||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 8360 | |||||||
Aŭtomobila kodo | PIR | |||||||
Oficiala Municipokodo | 14628360 | |||||||
Subdivido | 5 urbopartoj | |||||||
Politiko | ||||||||
Urbestro | Mike Rukh | |||||||
Adreso de la administrejo | Kirchstr. 5 01855 Sebnitz | |||||||
Partneraj urboj | Bruntál (Ĉeĥio), Cascina (Italio), Montabaur (Rejnland-Palatinato) | |||||||
Demografio | ||||||||
Loĝantaro | 9522 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||||
Loĝdenso | 201 loĝantoj/km² | |||||||
Geografio | ||||||||
Geografia situo | 50° 58′ N, 14° 17′ O (mapo)50.96666666666714.283333333333Koordinatoj: 50° 58′ N, 14° 17′ O (mapo) | |||||||
Alto super la marnivelo | 379 m | |||||||
Areo | 43,92 km² | |||||||
Oficiala retejo | https://www.sebnitz.de/ | |||||||
Sebnitz [Zebnic] estas saksa urbo, kiu situas en Germanio, rande de la Elba Grejsmontaro. Ĝi havas ĉirkaŭ 10.000 enloĝantojn kaj administre apartenas al la distrikto Sächsische Schweiz. La nomo de la urbo estas identa kun tiu de la trafluanta rivero. Ĝi estas slavdevena kaj signifas fringo-rojo.
Flanka parto de la urba teritorio estas inter alie la vilaĝo Hinterhermsdorf.
Partneraj urboj
Historio
Unuafoje oni menciis Sebnitz en 1423, sed supozeble ĝi estas pli malnova. Apud kampistaj kortoj jam frue lin-teksejoj karakterizis la vivon de la urbeto.
Turismo
La milde monteta ĉirkaŭaĵo faras la urbon vojaĝocelo kaj somere kaj vintre. Skimigrantoj trovas ĉi tie preparitajn vojojn. Vastaj trankvilaj arbaroj etendiĝas proksime, precipe en najbara Bohemio.
Vidindaĵoj
Afrika domo
La muzeo Afrikahaus (Afrika domo) en Sebnitz estas etnografia kolekto, kiu prezentas la historion kaj nuntempon de la afrika kontinento. Ĝi ampleksas plurkomunikilan ekspozicion kaj la biblioteko n Nold-Namibia-Bibliothek.
La konstanta parto de la ekspozicio montras erojn de kvar kolektoj.
La kolekto Nold montras ekspoziciaĵojn el la tempo de la germanaj kolonioj kaj etnografiajn objektojn el Namibio kaj Sudafriko.
En alia ĉambro la vizitanton atendas la kolekto Siegfried Neukirch. Tie videblas maskoj el Gabono kaj fotodokumentaro pri la ĝangalkliniko de Albert Schweitzer.
El la kolekto Werner Küpper prezentiĝas etnografiaĵoj , kiuj devenas el Okcidenta kaj Orienta Afriko.
En ĉambro, kiu omaĝu al Heinrich Barth konatiĝinta pro siaj aventuroj kaj esploroj en Afriko, troveblas montraĵoj el la kolekto de la societo Heinrich-Barth-Gesellschaft.
La konstantan ekspozicion kompletigas pli malgrandaj artaj prezentaĵoj, ekzemple pri fotoj de Leni Riefenstahl kaj pri la percepto de Afriko en la pensoj de germanoj.
Kontakto:
Afrikahaus Sebnitz • Hertigswalder Str. 14 • 01855 Sebnitz • Tel. 035971 - 80590 • Fakso 035971 - 80830 • Retejo: [1]