Seewen SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo SO en Seewen SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Seewen..

Seewen
Blazono de Seewen
Blazono de Seewen
Blazono de Seewen
Seewen
Seewen
Seewen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Dorneck
Koordinatoj  47° 26′ 10″ N 7° 39′ 35″ O / 47.43611 °N, 7.65972 °O / 47.43611; 7.65972 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 10″ N 7° 39′ 35″ O / 47.43611 °N, 7.65972 °O / 47.43611; 7.65972 (mapo)
Areo 16,30 km²
Alteco 544 m super marnivelo
Poŝtkodo 4206
Komunumkodo 2480
Mapo de Seewen
Mapo de Seewen
Mapo de Seewen
vdr

Pri la komunumo

Seewen estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1008 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

La komunumo Seewen situas ĉe la norda flanko de la Soloturna Ĵuraso, proksimume 15 kilometrojn sudoriente de la urbo Bazelo en la tiel nomita Nigrobubolando proksimume 5 kilometrojn norde de Dornach. La terenon de la komunumo senakvigas la rojo Seebach, kies akvo estas retenita en la lageto Baslerweiher. Seebach estas alfluanto de Birs.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,30 km², de kiuj 54,0% estas kovritaj de arbaro, 40,3% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Seewen limas en nordo al Hochwald, en nordoriento al Büren, en oriento al Ziefen (BL), en sudoriento al Reigoldswil (BL), en sudo al Bretzwil (BL), en sudokcidento al Nunningen, en okcidento al Himmelried, kaj en nordokcidento al Duggingen (BL).

Trafiko

Tra la komunumo Seewen pasas vojo de Liestal al Grellingen, kaj konekta vojo kondukas de Seewen suden al Bretzwil. Per poŝtaŭtolinioj al Liestal, Grellingen kaj Bretzwil la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturebleco al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas en Liestal tra la aŭtovojo H2.

Historio

La unua dokumenta mencio de Seewen datiĝas el la jaro 1147 kiel Sewin. En la jaro 1317 la senjoroj de Ramstein interŝanĝis la bienojn de la Monaĥejo Beinwil en Seewen kontrau grandan bienon kaj kapelon en Brislach. En la 15-a jarcento Soloturno enmiksiĝis en heredan disputon de la senjoroj de Ramstein kaj akiris en la jaro 1487 la vilaĝon. [2]

Vidindaĵoj

La muzeo por muzikaŭtomatoj estas ek de 1990 filio de la Svisa Nacia Muzeo en Zuriko.

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Seewen

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Lukas Schenker: Seewen SO en Historia Leksikono de Svislando (2010-06-15)

Eksteraj Ligiloj