Segilofiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Segilfiŝoj
Granddenta segilfiŝo
Granddenta segilfiŝo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Kartilagaj fiŝoj Chondrichthyes
Ordo: Pristoformaj Pristiformes
Familio: Segilfiŝoj Pristidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Segilofiŝoj (taksonomie Pristidae laŭ la greka vorto pristis "segilo", do faktermine ankaŭ nomeblaj pristedoj [1], neformale nomataj segilorajoj) estas morfologie unika familio de rajoj en la ordo Pristoformaj. Segilofiŝoj havas longan korpon iom similan al ŝarkoj. La plej elstara karakterizaĵo de la segilofiŝoj estas kartilaga rostro (bekforme etendita nazo) pinte de la kapo, kiu kutime ampleksas pli ol kvaronon de la tuta fiŝa longo kaj flanke havas multajn "segilajn" dentojn. Ili estas inter la plej grandaj fiŝoj. Iuj specioj longas ĝis 7-7.6 m.[2] Ili loĝas en marbordaj salakvaj kaj saletaj estuaraj regionoj de ĉiuj tropikaj kaj subtropikaj maroj de la mondo, kaj en sensalaj riveroj kaj lagoj. Oni ne konfuzu ilin kun la similaspektaj pristioforoformaj ŝarkoj kaj formortintaj sklerorinĥoidoj (rajoformaj), aŭ kun la similnoma sed malsimilaspekta spadfiŝo.[3]

La segilo servas por kaptado de manĝaĵo: segilofiŝo naĝas en fiŝarojn kaj tiam rapide movas la segilon dekstren kaj maldekstren, en provo vundi iujn fiŝojn kaj poste manĝi la vunditajn viktimojn. Krome la segiloj uziĝas por manĝocele serĉi krustacojn en ŝlima grundo, kaj ankaŭ havas elektromagnetajn receptorojn por trovo de ĉaseblaj marbestoj.[4] Ili ĝenerale estas sendanĝeraj por homoj, sed sindefende, kiam estas kaptitaj, ili povas grave vundi per la segilo.[5] Ili reproduktiĝas relative malrapide kaj la fiŝinoj naskas vivajn idojn.[2]

Homoj konis kaj ĉasis segilfiŝojn dum jarmiloj,[6] kaj ili havas gravan mitologian kaj religian rolon en multaj societoj tra la mondo.[7]. Iam oftaj, ili draste maloftiĝis in la lastaj jardekoj, kaj fariĝis la plej minacata familio el ĉiuj fiŝoj. La solaj restantaj sekurejoj estas en Norda Aŭstralio kaj Florido, Usono.[3][8] La kvin specioj estas taksataj de IUKN kiel endanĝerajdraste endanĝeraj.[9] La ĉefa minaco al segilfiŝoj estas kromkaptado fare de la fiŝkapta industrio. Ili ankaŭ suferas habitatodetruon kaj foje estas rekte ĉasataj.[3] Internacia komercado de la korpoj de segilfiŝoj estas malpermesata de 2007 per la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio.[10][11] Ili estas protektataj nacie en Aŭstralio, Usono, kaj aliaj landoj per leĝoj punantaj intencan kaptadon de segilfiŝoj aŭ retenon de senintence kaptitaj.[12][13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Largetooth Sawfish. University of Florida (April 2012). Alirita 17 November 2017.
  2. 2,0 2,1 (2016) Rays of the World. CSIRO, p. 57–66. ISBN 9780643109148.
  3. 3,0 3,1 3,2 (2014) Harrison, L.R.: Sawfish: A Global Strategy for Conservation. IUCN Species Survival Commission’s Shark Specialist Group. ISBN 978-0-9561063-3-9.
  4. Wueringer, B. How sawfish use their saw. Sawfish Conservation Society. Arkivita el la originalo je 30-a de novembro 2017. Alirita 17-a de novembro 2017. Arkivigite je 2017-11-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-30. Alirita 2022-06-18.
  5. FishBase
  6. Moore, A.L.B. (2015). “A review of sawfishes (Pristidae) in the Arabian region: diversity, distribution, and functional extinction of large and historically abundant marine vertebrates”, Aquatic Conservation 25 (5), p. 656–677. doi:10.1002/aqc.2441. 
  7. Cultural Importance of Sawfish. Florida Fish and Wildlife Conservation Commission. Arkivita el la originalo je 1-a de decembro 2017. Alirita 17-an de novembro 2017. Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2022-06-18.
  8. Platt, J.R. (2-a de julio 2013). Last Chance for Sawfish?. Scientific American. Alirita 17-a de novembro 2017.
  9. Pristidae. IUCN Red List. International Union for Conservation of Nature. Alirita 17-a de novembro 2017.
  10. Black, Richard, "Sawfish protection acquires teeth", BBC News, 11-a de junio 2007.
  11. Appendices I, II and III. CITES (2017-10-04). Alirita 2017-11-17.
  12. Slezak, M.. "Queensland fisherman caught selling bills of endangered sawfish", 3-a de aŭgusto 2016.
  13. Why Report Sawfish Encounters?. University of Florida (2017-05-16). Alirita 17-a de novembro 2017.