Selenge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Selenga)
Selenge
rivero
Bazaj informoj
Situo en Mongolio (592 km) kaj en la respubliko Burjatio ene de la Rusia Federacio
Longeco 1 024 km
Akvokolekta areo 447 000 km²
Averaĝa trafluo 935 m³/s
Fluo
Fonto Delgermörön kaj Ider
Enfluejo Bajkalo
Geografio
Landoj Mongolio (Azio)
Regionoj Khövsgöl
Alfluantoj Eg, Dzhida, Temnik, Orĥon, Chikoy, Khilok River, Uda, Delgermörön, Itantsa, Khanui River, Orongoy, Bayan-Gol, Kabanya River, Ivolga, Talovka, Pyanaya, Kuytunka kaj Ider
vdr

La rivero Selenge (mongole Сэлэнгэ мөрөн, Selenge mörön; burjate Сэлэнгэ гол, Selenge gol, Сэлэнгэ мүрэн, Selenge müren; ruse Селенга́) estas rivero de Mongolio kaj de la respubliko Burjatio ene de la Rusia Federacio. Ĝiaj fontoriveroj estas Ider kaj Delgermörön, aldoniĝas de maldekstre rivero Eg kaj dedekstre (la fakte en Mongolio pli longa) rivero Tuul, tuj poste ĝi pasas la limon inter Mongolio kaj la Rusia Federacio, plufluas norden, fine post la urbo Ulan-Ude okcidenten kaj enfluas la Bajkalon. La plena riverlongo estas 992 kilometroj, el ili 593 kilometroj en Mongolio, tiel ĝi estas la kvina plej longa rivero de Mongolio (post Orĥon, Ĥerlen, Tuul kaj Zavĥan).

La rivero portas 935 m³ da akvo po sekundo en la lagon Bajkalo, kio konsistas preskaŭ duonon de la elrivera alfluado al la lago. En la loko kie ĝi atingas la lagon, la rivero formas ampleksan delton de 680 kvadrataj kilometroj.

La nomo devenas de la Evenka lingvo kaj konsistas el la elementoj sele 'fero' kaj -nge (sufikso).[1] La nomo de la provinco Selenge en norda Mongolio estas derivita de la rivera nomo. La mongola verbo "sele-" signifas naĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. E.M. Pospelov, Географические названия Мира Arkivigite je 2014-07-18 per la retarkivo Wayback Machine (Geografiĉeskie nazvanija mira, Moskvo: eldonejo Русские словари (Russkie slovari), 1998), p. 378.